Gachnang | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 706272 / 265689 (mapo)47.5333333333338.85Koordinatoj: 47° 32′ N, 8° 51′ O; CH1903: 706272 / 265689 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3425 |
Areo | 9,7 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8547 |
Komunumkodo | 4571 |
Gachnang estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi havis 3 298 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3 425 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Gachnang situas oriente de la kantona ĉefurbo Frauenfeld okcidente de la Zurika Vinlando. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Gachnang, Kefikon, Islikon, Niederwil, Strass, Bethelhausen, Oberwil kaj Rosenhuben.
Najbaraj komunumoj
Gachnang limas en okcidento al Frauenfeld, en sudoriento al Bertschikon (Kantono Zuriko) kaj en nordokcidento al Ellikon ĉe Turo (Kantono Zuriko).
Trafiko
Gachnang situas inter la aŭtoŝoseoj A1 kaj A7 kaj tial havas bonajn vojajn konektojn. La municipo Islikon disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Vinterturo al Frauenfeld, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S8 de THURBO AG.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ganchnang datiĝas el la jaro 889 kiel Kachanang.
La hodiaŭa komunumo estiĝis la 1-an de januaro 1997 per la kunigo de la municipoj Kefikon, Islikon, Niederwil (inkluzive de la setlejoj Strass kaj Bethelhausen, kaj Oberwil (inkluzive de la setlejo Rosenhuben).