Oberdorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Nidvaldo |
Distrikto | En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj |
Geografia situo | CH1903: 671807 / 200589 (mapo)46.95258.3819444444445Koordinatoj: 46° 57′ N, 8° 23′ O; CH1903: 671807 / 200589 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3123 |
Areo | 16,20 km² |
Alteco | 455 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6370 |
Komunumkodo | 1508 |
Oberdorf estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 3 123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Oberdorf situas sur alteco de 455 m s.m. sude de la kantonĉefkomunumo Stans en la valo de la rivero Engelberger Aa oriente de la monto Stanserhorn (alteco: 1898 m s.m.) kaj okcidente de Buochserhorn (alteco: 1807 m s.m.). La komunumo konsistas el la tri komunumopartoj Oberdorf, Büren sur alteco de 485 m s.m. kaj Niederrickenbach sur alteco de 1162 m s.m.
Trafiko
Oberdorf disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno tra Stans al Engelberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 3 kilometrojn norde en Stans. La vilaĝeto Niederrickenbach atingeblas nur per aertelfero ek de Dallenwil.
Historio
La unua dokumenta mencio de Oberdorf datiĝas el la jaro 1199 kiel Obirndorf.[1]
Sur la teritorio de Oberdorf origine troviĝis diversaj malgrandaj kamparaj setlejoj. Fama estis Wil ĉe la rivero Aa, kie kunvenis ek de 1398 ĝis 1996 la Landkomunumo de Nidvaldo.
La hodiaŭa komunumo Oberdorf estis kreita surbaze de la nove kantona konstitucio en la jaro 1850 per kunigo de la vilaĝoj Oberdorf, Büren nid dem Wald kaj Niederrickenbach.
Niederrichenbach estas ek de 1529 pilgrimejo kaj en la jaro 1857 tie estis fondita la benediktana virnia Monaĥejo Maria-Rickenbach.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Oberdorf
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
|