Por samtitola artikolo vidu la paĝon Niederglatt ZH (stacidomo).
Niederglatt
Blazono de Niederglatt
Poŝtoficejo de Niederglatt
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoDielsdorf
Koordinatoj 46° 29′ 33″ N  30′ 13″ O / 46.49250 °N, 8.50361 °O / 46.49250; 8.50361 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 33″ N  30′ 13″ O / 46.49250 °N, 8.50361 °O / 46.49250; 8.50361 (mapo)
Nombro de loĝantoj4547
Areo3,62 km²
Alteco411 m super marnivelo
Poŝtkodo8172
Komunumkodo0089
Mapo de Niederglatt

Niederglatt estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 4547 personoj ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Niederglatt situas en la Glattvalo ambaŭflanke de la rivero en la Zurika Unterlando. Al Niederglatt apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la du vilaĝoj Nöschlikon kaj Grafschaft. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,62 km², de kiuj 7,8% estas kovritaj de arbaro, 55,3% servas por agrikulturo kaj 26,1% por setlado; 6,9% estas trafiksurfaco kaj 1,9% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj

En nordo Niederglatt limas kun la urbo Bülachkaj la komunumo Höri, sudoriente troviĝas la komunumo Oberglatt. En nordokcidento la naturrezervejo de la marcho de Neerach formas la limon de la komunumo.

Trafiko

Niederglatt estas per la trajnlininoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Dielsdorf ZH kaj al Bülach kaj kun diversaj buslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

La plej malnova dokumenta mencio de la komunuma nomo datiĝas el la jaro 1141 kiel Niderunglatto. En la jaro 1442 fariĝis posedaĵo de Zuriko kaj estis ĝis la jaro 1798 parto de la supervoktejo Neuamt. La vilaĝparto dekstre de la rivero Glatt apartenis al la Grafejo Kiburgo kaj ankoraŭ hodiaŭ portas la nomon Grafschaft [=grafejo]. En la jaro 1840 la ĝisnuna municipo Niederglatt estis disigita de la komunumo Niederhasli kaj fariĝis memstara politika komunumo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.