Miklós Oláh | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara humanisto kaj episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Nicolaus Olahus Oláh Miklós Nicolae Valahul | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1493 en Sibiu | ||||
Morto | 15-an de januaro 1568 (75-jaraĝa) en Trnava | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • katolika sacerdoto • poeto • humanisto • katolika episkopo • politikisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Zagrebo | |||||
Dum | 1543-1548 | ||||
Episkopo de Eger | |||||
Dum | 1548-1554 | ||||
Ĉefepiskopo de Esztergom | |||||
Dum | 1554-1568 | ||||
Antaŭulo | Georgo Martinuzzi | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolaus Olahus (latine por "Nikolao, la Valaĥo", hungare Oláh Miklós, rumane Nicolae Valahul; naskiĝis la 10-an de januaro 1493 en Nagyszeben, mortis la 14-an de junio 1568 en Nagyszombat) estis ĉefepiskopo de Esztergom, humanisto kaj historiografo.
Biografio
Laŭ la branĉo de sia patro li devenis el rumana nobelfamilio el Valaĥio. Li edukiĝis en kortego de Vladislao la 2-a, poste ekde 1516 alpaŝis eklezian karieron. Li fariĝis kanoniko de Pécs, poste de Esztergom, ĉefdekano de Komárom, en 1526 sekretario de Ludoviko la 2-a, poste de lia vidvino, reĝino Maria. En 1527 li akompanis la reĝinon en Nederlandon, kie restadis ĝis 1542. Hejmenveninte ekde 1543 li iĝis episkopo de Zagrebo, en 1548 de Eger. En majo 1553 li fariĝis ĉefepiskopo de Esztergom. Kiel homo ŝatata de Ferdinando la 1-a li fariĝis ekde 1543 kanceliero, ekde 1560 ĉefprefekto de la Departemento Hont, ekde 1562 por iom da tempo reĝa leŭtenanto. Por la Kontraŭreformacio en 1561 li koloniigis en Hungarujon la jezuitan ordenon. Li faris multe por levo de la katolikaj eklezia vivo kaj instruado. En 1558 li levis al akademia rango la kaptalanan lernejon de Nagyszombat. Li interkorespondadis kun humanistoj samtempaj, apartenis al rondo de Erasmo.
Ĉefaj verkoj
- Hungaria et Atila (Vindobonae, 1763, denove eldonis Juhász László, Bp., 1938);
- Oláh Miklós levelezése (Eldonis Arnold Ipolyi, Mon. Hung. Hist. II., 25. Bp., 1875).
Bibliografio
- Szemes József: O. M. (Esztergom, 1936),
- Schleicher Pál: O. M. és Erasmus (Bp., 1941).