Nicolas Cage
Oskar-premiito
Persona informo
Nicolas Cage
Naskonomo Nicolas Kim Coppola
Naskiĝo 7-an de januaro 1964 (1964-01-07) (60-jaraĝa)
en Long Beach, kantono Los-Anĝeleso,  Usono
Religio katolikismo vd
Etno itala Usonano Pol-Usonanoj German Americans angla usonano skot-Usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Lasvegaso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater UCLA School of Theater, Film and Television Beverly Hills High School Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Justin-Siena High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Nicolas Cage
Familio
Patro August Coppola vd
Patrino Joy Vogelsang vd
Gefratoj Christopher Coppola Marc Coppola vd
Edz(in)o Riko Shibata Patricia Arquette Lisa Marie Presley Alice Kim Cage Erika Koike vd
Amkunulo Laura Dern Christina Fulton vd
Infanoj Weston Cage Kal-El Coppola Cage vd
Profesio
Okupo aktoro filmaktoro filmreĝisoro filmproduktoro voĉaktoro ĝenra aktoro scenaristo televida produktoro plenuma produktoro televida prezentisto vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1981– vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Nicolas CAGE [NIkolas KEJĜ], ĝuste Nicholas Kim COPPOLA (naskiĝis la 7-an de januaro 1964 en Long Beach, Kalifornio) estas usona filma aktoro, nevo de fama reĝisoro Francis Ford Coppola. Li ricevis Oskaron por plej bonkvalita aktoro pro sia filmo Leaving Las Vegas en 1995.

Biografio

Li naskiĝis en Long Beach (Kalifornio) la 7-an de januaro 1964, li estas la nevo de la reĝisoro kaj produktoro Francis Ford Coppola kaj kuzo de Sofia Coppola. Filo de profesoro de literaturo kaj de dancistino kaj koreografistino, eble influis sur li por dediĉi sin al kino esti la nevo de la prestiĝa reĝisoro Francis Ford Coppola. Eĉ tiele, li decidis ŝanĝi sian familinomon kontraŭ tiu de Cage por eviti, ke la famo de la onklo marku sian karieron.

La familinomon "Cage" li prenis de komikso de Marvel, de rolulo nomita Luke Cage, konata ankaŭ kiel Power Man ("Povoviro"). Nicolas Cage estas granda amanto de komiksoj; tiele li nomigis sian filon per la nomo de Kal-El (nomo kriptonia de Superman) kaj rolludis Ghost Rider ("Fantomrajdanto"), ankaŭ rolulo de komikso de Marvel. Li estis geedziĝinta kun la ankaŭ aktorino Patricia Arquette de 1995 ĝis 2000. En 2000 li geedziĝis kun Mary Hopper de kiu li divorcis en 2001 post brua amafero kun Lisa Marie Presley. En 2002 li estis edzo dum tri monatoj de Lisa Marie Presley kaj ili separiĝis poste.

Kariero

Li estis nomumita dufoje por Akademia Premio, kaj ricevis unu el ili, pro sia ludado kiel memmortiga alkoholulo en Leaving Las Vegas. La alia nomumo temis pri ludado de reala scenaristo Charlie Kaufman kaj ties fikcia ĝemelo Donald en Adaptation. Spite tiuj sukcesoj, plej parto de malaltkvalitaj filmoj estis ludataj ne altkvalite kompare kun aliaj majstroverkoj kaj temis pri, violentaj filmoj. Tamen Ghost Rider (2007) estis grava sukceso, kio enspezis pli ol 45 milionoj da dolaroj nur dum la premiera semajnfino kaj ĉirkaŭ 208 milionoj da dolaroj tutmonde dum tiu semajnfino de marto 2007. Li ludis en 2007 Next ("Sekva"), kiu kunhavas la koncepton de alternativa tempo kun The Family Man ("Familia viro") (2000). Tamen Next ne estis komerca sukceso.

Plej el lia financa sukceso venis el lia ludado en violentaventura ĝenro. En lia sukcesa National Treasure, li ludis ekstravagancan historiiston kiu eniras en danĝeran aventuron por trovi trezoron kaŝitan de la Patroj-fondintoj de Usono. Aliaj aktivulaj sukcesoj inkludas The Rock, kie Cage ludas junan fakulon de la FBI pri kemiaj armiloj kiu ŝteliras en Insulo Alcatraz po nuligi terorisman minacon, Face/Off, filmo de John Woo kie li ludis en duobla rolo kiel heroo kaj kiel maliculo, kaj World Trade Center, de la reĝisoro Oliver Stone pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Li ludis etan sed elstaran rolon kiel la Ĉina krimulo D-ro Fu Manĉu en la segmento de Rob Zombie Werewolf Women of the S.S. el la filmo de serio B Grindhouse.

Lastatempe, Cage eksperimentis en aliaj kampoj krom aktorado. Li faris sian komencon kiel reĝisoro per Sonny, malmultekosta filmo kun James Franco kiel virprostituito kies patrino (Brenda Blethyn) servas kiel lia prostituanto.

La kariero de Cage kiel produktoro inkludis Shadow of the Vampire, la unua filmo de Saturn Films, entrepreno kiun li fondis kun sia partnero Jeff Levine. Ĝi estis nomumita por Akademia Premio. Li produktoris ĉe The Life of David Gale, filmo pri mortopuno kun Kevin Spacey kaj Kate Winslet.

Filmaro

JaroFilmoRoloEnusona enspezoTutmonda enspezo
1981Best Of TimesNicholas$15,062,351
1982Fast Times at Ridgemont HighBrad's Bud$27,092,880
1983The Outsiderskameo en brua sceno$25,600,000
Valley Girl (Vala vrino)Randy$17,343,596
Rumble FishSmokey$2,494,480
1984Racing with the MoonNicky kaj Bud$6,045,647
The Cotton ClubVincent Dwyer$25,928,721
BirdySarĝento Columbato$1,455,045
1986The Boy in BlueNed Hanlan$275,000
Peggy Sue Got MarriedCharlie Bodell$41,382,841
1987Raising ArizonaH. I. McDunnough$22,847,564
MoonstruckRonny Cammareri$80,640,528
1988Never On Tuesday (Neniam marde)Viro en ruĝa aŭtoN/A
1989Vampire's KissPeter Leow$725,131
1990Time To Kill (Mortiga tempo)Enrico SilvestriN/A
Fire BirdsJake Preston$14,760,451
Wild at HeartSailor$14,560,247
ZandaleeJohnnyN/A
1992Honeymoon in VegasJack Singer$35,208,854
1993Amos & AndrewAmos Odell$9,745,803
DeadfallEddie$18,369
1994A Century of CinemaN/A
Red Rock WestMichael Williams$2,502,551
Guarding TessDoug Chesnic$27,058,304
It Could Happen to YouCharlie Lang$37,939,757
Trapped in ParadiseBill Firpo$6,017,509
1995Kiss of DeathLittle Junior Brown$14,942,422
Leaving Las VegasBen Sanderson$32,029,928
1996The RockDr. Stanley Goodspeed$134,069,511
1997Con AirCameron Poe$101,117,573
Face/OffCastor Troy/Sean Archer$112,276,146
1998City of Angels (Anĝelurbo)Seth$78,685,114
Snake Eyes (Serpentaj okuloj)Rick Santoro$55,591,407
19998mm Tom Welles$36,663,315
Bringing Out the DeadFrank Pierce$16,797,191
2000Gone in Sixty SecondsRandall "Memphis" Raines$103,748,921$242,901,103
The Family Man (Familia viro)Jack Campbell$75,793,305
Welcome to HollywoodLi memN/A
2001Italian SoldiersLi memN/A
Captain Corelli's MandolinKapitano Antonio Corelli$25,543,895
Christmas Carol: The MovieJacob Marley (Voĉo)N/A
2002WindtalkersSgt. Joe Enders$40,914,068
AdaptationCharlie kaj Donald Kaufman$22,498,520
SonnyAcid Yellow (Ankaŭ reĝisoro)$30,005
2003Matchstick MenRoy Waller$36,906,460
2004National Treasure (Nacia Trezoro)Ben Gates$173,008,894$347,512,149
2005Lord of WarYuri Orlov$24,149,632
The Weather ManDavid Spritz$12,482,480
2006The Ant BullyZoc (Voĉo)$28,142,535
The Wicker Man Edward Malus$23,649,127
World Trade CenterJohn McLoughlin$70,278,893$162,970,240
2007Ghost RiderGhost Rider (Johnny Blaze)$115,802,596$228,738,393
GrindhouseDr. Fu Manchu - segmento pri Virinoj de SS$25,031,037
NextCris Johnson$28,149,968$64,713,174
National Treasure: Book of Secrets Ben Gates$247,216,391$457,346,486
2008Bangkok DangerousJoeAŭgusto 22a 2008
KnowingTed Mylesfilmata
2009G-ForceSpeckles (voĉo)Julio 24a 2009
2009Bad Lieutenant: Port of Call New OrleansTerence McDonagh
2009 Astro Boy (filmo) Dr. Tenma
2010 Kick-Ass Damon Mcready / Big Daddy
2010 The Sorcerer's Apprentice Disĉiplo de sorĉisto Balthazar
2011 Season of the Witch Behmen
2011 Drive Angry Milton

Televido

JaroTitoloRolo
1981The Best of TimesNicholas
1990Industrial Symphony No. 1Heartbreaker
1992, 2012Saturday Night LiveGastiganto

Produktoro

JaroTitolo
2000Bel Air
2000Shadow of the Vampire
2002Sonny
2003The Life of David Gale
2005Lord of War
2006The Wicker Man
2007Next
2007The Dresden Files
2008Bangkok Dangerous
2010The Sorcerer's Apprentice
2012A Thousand Words
2012Can't Stop Losing You: Surviving the Police
2017Vengeance: A Love Story
2019A Score to Settle

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.