Nicolaas Corstanje | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1919 |
Morto | 28-an de oktobro 1944 (25-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | rezistobatalanto |
Nicolaas CORSTANJE, voknome Niek (naskiĝis la 10-an de februaro 1919 en Goes, mortis la 28-an de oktobro 1944 en Hago) estis nederlanda mararmeano kaj rezistulo.
Antaŭ la Dua Mondmilito Corstanje militservis en la Reĝa Mararmeo, kie li ricevis flugedukon. Dum la milito li loĝis en Hago, kie li estis oficeja servisto. Corstanje envolviĝis en la rezista movado, kio kondukis al lia aresto je la 27-a de oktobro 1944. Je la 28-a de oktobro 1944 la 25-jaraĝa rezistulo estis mortpafita sur la Waalsdorpervlakte. Kiel ekstra puno li estis sennome enterigita.
Distingiloj
- Rezistrememorkruco (Verzetsherdenkingskruis)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.