Nicholas Rowe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nicholas Rowe | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1674 en Little Barford | ||||
Morto | 6-an de decembro 1718 (44-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Westminster School • Highgate School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | John Rowe vd | ||||
Patrino | Elizabeth Edwards vd | ||||
Edz(in)o | Anne Devenish • Antonia Parsons vd | ||||
Infanoj | Charlotte Rowe vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • poeto • verkisto • literaturhistoriisto • poeto-juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicholas Rowe (n. la 2-an de junio 1674, m. la 6-an de decembro 1718) estis angla dramisto kaj verkisto.
Nicholas Rowe naskiĝis en vilaĝo en Bedfordshire. Lia patro John Rowe estis advokato kiu posedis grandan bienon en Devon.
Nicholas edukiĝis ĉe Westminster School antaŭ studi juron en Londono. Lia patro mortis en 1692, kaj Nicholas ricevis valorajn heredaĵojn. Tio ebligis lin forlasi siajn jurajn studojn kaj dediĉi sin al literaturo.
Li edziĝis dufoje: kun sia unua edzino li havis filon, John, kaj kun sia dua, filinon, Charlotte.
Li ricevis malgravajn ŝtatajn postenojn antaŭ nomumiĝi komizo de la konsilio de la princo de Kimrio dum la regado de Georgo la 1-a (Britio). En 1715 li nomumiĝis "poeto laŭreata" - tio estas, la oficiala kortega poeto. Lia vidvino ricevis reĝan pension.
Ĉefaj verkoj
- The fair penitent (teatraĵo), 1703: laŭdita de Samuel Johnson, kaj adaptita de The fatal dowry, teatraĵo verkita ĉirkaŭ 1619 de Philip Massinger kaj Nathan Field
- La tragedio de Jane Shore, 1714, pri Jane Shore, amatino de Eduardo la 4-a (Anglio)
- Traduko de Pharsalia, la epopeo de la romia poeto Lukiano
Rowe kaj Shakespeare
Rowe estis la unua moderno redaktanto de la verkoj de William Shakespeare: bedaŭrinde li uzis nefidindajn tekstojn. Li estis la unua kiu dividis la teatraĵojn de Shakespeare en aktojn kaj subaktojn kaj sisteme notis la enirojn kaj elirojn de la protagonistoj.