Niasa montominao | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gracula robusta (Salvadori, 1887) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Niasa montominao aŭ Niasa minao (Gracula robusta ) estas membro de la familio de sturnedoj kaj genro de montominaoj kiuj estas nigrecaj birdoj kun flavoranĝaj bekoj kaj flavaj bridoj aŭ karnecaj strioj en vizaĝo kaj nuko. Tiu estas endemia loĝanta birdo de Niaso kaj aliaj apudaj insuloj (Banjakoj) ĉe nordokcidenta Sumatro.
Tiu specio, G. indicus kaj G. enganensis ofte estis traktataj kiel sanspecifa kun la G. religiosa. Ĝi estas monotipa, tio estas, ne estas agnoskataj subspecioj.
Aspekto
Tiu estas granda fortika korveca minao, 30 – 36 cm longa, kun ĉefe purpurbrila nigra plumaro. ĝi havas briloranĝoflavajn makulojn de nuda haŭto kaj grandajn karnecaj flavaj bridoj flanke de kapo kaj nuko.
Estas grandaj blankaj flugilmakuloj rimarkindaj dumfluge. La fortika beko estas ĉefe ruĝa, kaj la fortaj kruroj estas brilflavaj.
Kutimaro
La Niasa montominao estas arborema, kaj troviĝas ĉefe en aroj en montetarbaroj. Kiel plej parto de sturnoj, la Niasa montominao estas tre ĉiomanĝanta, kaj manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn.
Tiu orientalisa birdo estas fama pro siaj parolkapabloj, kaj atingas altan prezon. Draste malpliiĝis pro la premo por kaptado por kontraŭleĝa maskotokomerco, kaj el habitatodetruo, ĉar plej parto de indiĝenaj arbaroj estis destruita. Dum birdoserĉado en Niaso en 1990, Dymond malsukcesis trafi iun Niasan montominaon dum 17 tagoj.
Referencoj
- Dymond, N., A survey of the birds of Nias Island, Sumatra, Kukila 7: 10-27
- Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
|