Nia Korpo
Nia Korpo
Nia Korpo
AŭtoroNishi Seiho
Eldonjaro1961
UrboMaebaŝi
EldonintoGunma Esperanto-Societo
Paĝoj103
ISBN7-5372-0051-3

Nia Korpo estas libro originale verkita en Esperanto fare de Nishi Seiho. Konforme al sia subtitolo "Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj", la verko intencas popularigi kiel funkcias la homa korpo. La verko, kune kun la analoga japana teksto estas reeldonita en 1989.

Enhavo

  1. Enkonduko : la ĉelo kaj la histoj; la organoj kaj la organsistemoj; la homo korpo; la evoluiĝo de la homa korpo; la deveno de la homa speco - la homa filogenezo;
  2. La skeleta sistemo;
  3. La muskola sistemo;
  4. La sistemo de la spirado;
  5. La sistemo de la digestado;
  6. La sistemo de l' urinado;
  7. La sistemo de la generado;
  8. La sistemo de la cirkulado;
  9. La sistemo de l' interna sekreciado aŭ la endokrina sistemo;
  10. La ŝtofŝanĝo aŭ la metabolo;
  11. La sistemo de la sentado;
  12. La nerva sistemo;
  13. La centra nervosistemo;
  14. La periferia nervosistemo;
  15. La vojoj en la nerva sistemo.

Recenzoj

Citaĵo
 ...lingve bone verkita, enhave interesa kaj sekve rekomendinda. 
 1961, Sennaciulo, 12(679), paĝo 89

Vidu ankaŭ

2-a eldono de 1964
dulingva reeldono de 1989


Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.