Ni neniam mortos! | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sose halunk meg! |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1993 |
Daŭro | 90 minutoj |
Kameraado | Gábor Halász |
Reĝisoro(j) | Róbert Koltai |
Scenaro | Róbert Koltai, Gábor Nógrádi |
Muziko de | László Dés |
IMDb | |
Ni neniam mortos!, origine hungare Sose halunk meg! apartenas al la plej sukcesaj hungaraj koloraj filmoj. Ĝi estis tiam prezentita, kiam la televizio fortiris la spektantaron, spite tion tiu filmo faris grandan sukceson.
Tiu filmo estas debuta verko de la reĝisoro, kiu ĉerpis la temon de la onklo. La ĉefa ŝlagro de la filmo estis la plej sukcesa filma melodio. La historio mem estis tiel sukcesa, ke oni faris ankaŭ muzikalon en 2007.
Rolantoj
- Róbert Koltai, la "onklo", kies elstara ludo kovris la ceterajn rolantojn
- Andor Lukáts, pastro
- Tamás Jordán, migranta komercisto
- Péter Blaskó, patro
- Judit Pogány, patrino
- Lili Monori, Teréz
- Piroska Molnár, edzino
- Gellért Raksányi, onklo Titi
- Péter Kertész, kuracisto
- László Csákányi, onklo Deutsch
- Éva Vári, Ancika
- Éva Kerekes, flegistino
- László Csurka, József Fonyó, Flóra Kádár, Jenő Kiss (aktoro), Dénes Kovács (aktoro), Tibor Kristóf, Ági Máhr, Gábor Máté (aktoro), Tünde Murányi, Zsolt Lipics, Béla Spindler, Tamás Szalma, Dénes Ujlaki, István Uri, László Vajda (aktoro) kaj aliaj
Historio
La historio estis okazanta en la 1990-aj jaroj en Budapeŝto. La historio komenciĝas per rememoroj: iam vivis onklo Juliĉjo, kies vivo konsistis el trotkonkursoj. Li anstataŭ somerumado iris al la konkursejo kune kun 2 fraŭloj. Laŭ la kutimoj ili perdis ĉiujn monojn, tamen ambaŭ fraŭloj gustumis tute alian vivon. La rememoroj daŭriĝas: ili gajnis iam multon...
En 1992 la filmo aspiris al Oskar-premio.