Ni Kantu En Esperanto estas vinila albumo kiu eldoniĝis en 1964, kiel kolekto de diversaj tiamaj popularaj kantoj. Ĝi entenas ankaŭ deklamadon, humuran kaj draman. Ni Kantu En Esperanto estis la unua el la 125 muzikalbumoj eldonita de la usona muzikeldonejo ESP Disk, kaj la sola en Esperanto.
La kovrilo portas la mencion :
NI KANTU EN ESPERANTO
Trobadoras Frans Jahger
Monologas Duncan Charters
Deklamas Julius Balbin
Ĝi entenas jenajn erojn
A-flanke
- La lingvo por ni,
- Ĉiu ĉiu, de Raymond Schwartz
- Lulkanto, Frans Jahger, Vilma Eichholz
- Kara kentoki-land', Stephen J. Foster, Paul Bennemann
- La rompiĝinta ringeto, J.V. Eihendorff, HORNEMANN, tradukis Chr Pfeifer
- Funga kanto, originala teksto de H.E. Jensen, muziko : HORNEMANN (danoj)
- Mia eksterlanda vojaĝo, Duncan Charters
B-flanke
- Babij jar, de JEVTUŜENKO, deklamas Julius Balbin
- Mariston logas vasta mar', tradicia, sveda melodio
- Bovoĉar', tradicia sudafrika kanto
- Jukajdi, Jukajda, de Raymond Schwartz, sveda melodio
- Lorelaj', de Heinrich Heine, traduko de L. ELB
- Fluanta tajdo teksto Harisson HILL, muziko G.F. ROTT
- Pasintaj tagoj, Robert Burns, skota popolmelodio
- Kovrilbido : Sandra Stollman, Don Patterson
- La surbendigon kaj diskaranĝon gvidis Roger Wiesenbach
- Koncepto kaj realigado : Bernard Stollman, direktoro de de la Informcentro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
- Kopirajto ĉe United international copyright representatives, Ltd, 305 E, 40 st, NY 10016
- Esperanto-disk' katalognumero : ESP-1001
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.