Ni faru! | |||||
---|---|---|---|---|---|
estone: Teeme ära!, angle: Let's do it! | |||||
organizaĵo | |||||
Komenco | 2008, fondinto Rainer Nõlvak | ||||
Lando(j) | Estonio vd | ||||
Sidejo | Talino | ||||
Tipo | Ne-registara organizaĵo, ekologia movado | ||||
Celo | purigo de natura medio | ||||
Agareo |
113 regnoj (2016) | ||||
Fondinto(j) | Rainer Nõlvak vd | ||||
| |||||
Retejo | http://www.letsdoitworld.org/ | ||||
Ni faru! (estone Teeme ära!, angle Let's do it!) aŭ Ni faru! Mondo (estone Teeme ära! Maailm, angle Let's do it! World) estas tutmonda movado, kiu proponas al homoj partopreni en diversaj lokaj, regionaj kaj regnaj aranĝoj por purigi sian ĉirkaŭan naturan medion de rubo. “Ni faru!” naskiĝis en Estonio en 2008.
Krom ceteraj projektoj, la movado iniciatis Mondan Tagon de purigo. Ĝi ordinare okazas en septembro ĉiujare. En 2018 ĝi estis en la 15-a de septembro.
La movado estas akreditita membro de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj.
Historio
La 3-an de majo 2008 okazis tutlanda aranĝo en Estonio por purigi la regnon de rubo. Oni purigis la tutan Estonion de neleĝaj rubejoj. En la aranĝo partoprenis pli ol 50000 volontuloj, tio estas ĉirkaŭ 4% da loĝantoj de la lando. Oni kolektis 10000 tunojn da rubo.[1] Rainer Nõlvak kaj aliaj organizintoj bone preparis anticipe la loĝistikan projekton de la aranĝo. Ekde la antaŭa, 2007 jaro ili faris mapon, en kiu indikis pli ol 40000 amasojn da rubo.[2] Tiu sukceso de la aranĝo inspiris multajn homojn, kaj la movado disvastiĝis en aliaj regnoj. Jam en 2008 la aranĝo okazis ankaŭ en najbaraj Litovio[3] kaj Latvio[4]. Antaŭ la fino de 2011 pli ol 2,5 milionoj da homoj partoprenis en “Ni faru!” en 16 regnoj: Estonio, Barato, Slovenio, Serbio, Finnlando, Rumanio, Latvio, Litovio, Portugalio, Bulgario, Moldavio, Ukrainio, Kamboĝo, Rusio, Hungario, Brazilo.[5]
En 2011 la movado lanĉis novan aferon, nomita “Ni faru! Mondo” (angle “Let's do it! World”), kiu celis popularigi tutmondajn aranĝojn por purigo de la 24-a de marto 2012 ĝis la 15-a de septembro 2012. Post la sukceso de la projekto “Monda Purigo 2012” (angle “World Cleanup 2012”) la sekvonta granda celo estas “Monda Purigo 2018”.
En 2016 estis pli ol 15 milionoj da volontuloj en 113 regnoj.[6]
Aperis programoj por poŝtelefonoj por enmapigi neleĝajn rubejojn.
Monda Purigo 2012
En 2012, de la 24-a de marto 2012 ĝis la 15-a de septembro, en la tuta mondo okazis vico de aranĝoj, en kiuj partoprenis milionoj da volontuloj el 96 regnoj. La 24-a de marto sloveniaj kaj portugaliaj volontuloj komencigis ĝin.[7]
Organizantoj de la tutmonda aranĝo Ni faru! okazigis seminariojn kaj regionajn renkontiĝojn por dividi sperton kun lokaj grupoj. Ĉiu loka grupo aŭ organizaĵo gvidis la aranĝon en sia lando.[8]
Antaŭ 2018
Post la sukcesa projekto Monda Purigo 2012 aperis pli grandiozaj celoj. Dum konferenco de Ni faru!, kiu okazis dum 6-9 de februaro 2014 en Priŝtino, Kosovo, oni decidis, ke la ĉefa celo de la movado estas purigi la mondon de rubo kaj poste konservi la planedon pura. Por atingi tion oni starigis grandiozan celon: partoprenigi en la purigo ĝis 2018 380 milionoj da homoj. Tio estas ĉirkaŭ 5% da monda loĝantaro. Laŭ Ni faru! estas kvanto sufiĉa por fari longdaŭrajn ŝanĝojn.
Plej amasaj (unutagaj) aranĝoj
№ | Jaro | Regno | Kvanto da partoprenintoj | Procento de la regna loĝantaro |
---|---|---|---|---|
1 | 2012 | Slovenio | 289000 | 14% |
2 | 2013 | Bulgario | 375000 | 13,9% |
3 | 2012 | Latvio | 210000 | 10% |
4 | 2015 | Litovio | 250000 | 8,6% |
5 | 2013 | Kosovo | 132000 | 7% |
6 | 2013 | Albanio | 147000 | 5,25% |
En 2015 en Ukrinio pli ol 500000 homoj partoprenis en aranĝoj de Ni faru! en la tuta regno.
Monda Tago de purigo
Ĉirkaŭ 15 milionoj da homoj en 157 regnoj partoprenis en la unua Monda Tago de purigo, kiu okazis en 15-a de septembro 2018. La sekva Monda Tago de purigo estis planita por 21-a de septembro 2019.[9]
Regnaj teamoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Anti-garbage campaigners plan mass Internet-led clean up (angle).
- ↑ Райнер Нылвак и его проект “Сделаем 2008” (ruse).
- ↑ Historio de Ni faru! (litove).
- ↑ Lielā Talka (latve, legeblas ankaŭ en la angla kaj rusa lingvoj).
- ↑ Estas tradukite el la angla Vikipedio.
- ↑ How Pokémon And Location-Based Augmented Reality Could Save The Planet (angle).
- ↑ Всемирную уборку-2012 начали Словения и Португалия (ruse).
- ↑ Lets do it! World countres. Arkivita el la originalo je 2018-08-13. Alirita 2018-05-10.
- ↑ World Cleanup Day 2019 action date announced (angle). Let's Do It Foundation (13 decembro 2018).