Nguyễn Thị Phương Mai | |
---|---|
Nguyễn Thị Phương Mai | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Brila Estonteco |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1976 (48-jaraĝa) en Vjetnamio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | vjetnamino |
Ŝtataneco | Vjetnamio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Libereco sur la lingva tereno |
Esperantistiĝis en | 1997 |
NGUYỄN THỊ Phương Mai (naskiĝis la 16-an de januaro 1976 ) estas vjetnama esperantistino. Phương Mai havas magistran diplomon pri angla instruado. Ŝi estas Vikipediisto:Phuong Mai.
Esperanto agado
- Esperantistiĝis en 1997
Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)
- 2002 - 2007: Komitatano
- 2007 - 2012: Ĝenerala Sekretario
- 2012 - 2017: Vicprezidanto
- 2017 - 2022: - Prezidanto
- Komitatano de Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj (HUAO)
Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)
- 2008- 2018: Vicprezidanto k. Ĝenerala Sekretario, respondeculo de la retpaĝo de VEA: http://vea.vn/ Arkivigite je 2010-04-28 per la retarkivo Wayback Machine[1] kaj http://e.vea.vn/ Arkivigite je 2011-03-24 per la retarkivo Wayback Machine[2]; ĉefredaktanto de la papera bulteno de VEA: Verda Mesaĝo el Vjetnamio.
- Ŝi estis unu el organizantoj de la Internacia Konkurso "Hanojo-Via Rendevuejo"[3]
La Internacia Konkurso por Studado de Thang Long – Hanojo "Hanojo – via rendevuejo" estis organizita de 2000 ĝis 2008, kun ĉiujara malsama temo. Ĉiuj tiuj temoj proponitaj de la Organiza Komitato celas helpi internacian amikaron pli bone konatiĝi pri historio, kulturo de Thang Long citadelo dum la pasintaj jarcentoj kaj de la hodiaŭa Hanojo.
Dum la unuaj jaroj, la konkurso okazis nur en Esperanto sed ekde 4 jaroj, ĝi ampleksiĝis al 6 lingvoj (angla, franca,rusa, ĉina, Esperanto kaj vjetnama). Ĉiujare la konkurso allogis milojn da partoprenantoj el multaj naciecoj en la mondo.
- 2018- 2023: Vicprezidanto
Esperantaj Kongresoj
- 1999: - helpanto de la 2-a Azia Kongreso en Hanojo.
- gasto de la 87-a Japana Kongreso en Motizuki, Gubernio Nagano (nun nomata Saku).
- 2000: Ĉefdelegito de Hanojaj junaj esperantistoj en la 56-a IJK en Hongkongo.
- 2007: LKK-ano de la 63-a Internacia Junulara Kongreso, ŝi estis kasisto, respondeculo pri financo, reta aliĝo, varbado-informado kaj kongresa libro.
- 2009: Ĉefdelegito de vjetnama delegacio en la 65-a IJK en Liberec’, Ĉeĥio kaj la 94-a UK en Bjalistoko, Pollando.
- 2011: partoprenis la 96-an UK-n en Kopenhago, Danio kun estraro de VEA, por ricevi UK-flagon.
- 2012: vicprezidanto de LKK de 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.
- 2013: la 101-a UK en Slovakio, Nitro;
- 2016: la 8-a Azia Kongreso en Quanzhou, Ĉinio,
- 2017: la 102-a UK-n en Seulo, Koreio.
- 2019: vicprezidanto de LKK de la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en urbo Danang, Vjetnamio.
Vjetnamaj Esperanto-libroj
- 2011: Hieraŭ nokte mi revis pri paco: unu el tradukintoj
- 2012: La Rakonto pri Kjeŭ: unu el respondeculoj pri lingvaj k. teknikaj aferoj
- 2016: 60 jaroj sur verda vojo: unu el redaktantaro de la libro, memorigi 60jariĝon de VEA
- 2017: HANEA: 20 printempoj: respondeculo pri Esperanto-enhavo de la libro (jubilea libro de 20jara HANEA)
- 2019: Vjetnama Antoligio: unu el redaktantaro de la libro
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-28. Alirita 2021-08-17. vjetname
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-24. Alirita 2010-04-10. esperante
- ↑ http://www.haufo.org.vn/data/thumoi_es.htm
Vidu ankaŭ
- Vikipediisto:Phuong Mai
- Phương Mai