Nezdenice | |||
municipo | |||
Vido al Nezdenice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Nezdenice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Uherské Hradiště | ||
Administra municipo | Bojkovice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Montaro | Vizovica montetaro, Blankaj Karpatoj | ||
Rivero | Olšava | ||
Situo | Nezdenice | ||
- alteco | 245 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 01′ 00″ N 17° 45′ 08″ O / 49.01667 °N, 17.75222 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,34 km² (834 ha) Nezdenice | ||
Loĝantaro | 726 (2023) | ||
Denseco | 87,05 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1374 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 687 32 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0722 | ||
NUTS 5 | CZ0722 592421 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nezdenice | |||
Retpaĝo: www.nezdenice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Nezdenice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Uherské Hradiště, sur sudorienta terangulo de Moravia Slovakio sur dislimejo de Blankaj Karpatoj kaj Vizovica montetaro. Ĝi etendiĝas sur ambaŭ bordoj de rivero Olšava, laŭlonge laŭ ŝoseo II/495, 8 km oriente de urbo Uherský Brod kaj 5 km sudokcidente de urbo Bojkovice. Vivas ĉi tie 726 loĝantoj (2023).
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1374.
Memorindaĵoj
- Mineralakvo Nezdenice
- Kastelo
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
Folkloro
Same kiel en aliaj vilaĝoj en Moraia Slovakio ankaŭ en antaŭmilita Nezdanice ekzistis vico da kutimoj, kiuj pro sia ĉiujara tradicio buntigis la vivon de lokaj loĝantoj. Inter tiuj ĉi kutimoj, kiuj pase de la tempo, nur de kelkaj esceptoj, komenciĝis perdiĝi, apartenis ekzemple nupto en Nezdenice. Ĝi daŭris unu semajnon, dum kio oni kunvokis al ĝi duono de la vilaĝo. Estis kunvokitaj kuzoj kaj kuzinoj ĝis la tria genuo kaj por festenigi ilin oni aĉetis bovinon kaj mortigis porkon. Plu oni bakis kvanto de buĥtoj kaj nupta kuko, por kiu estis bezona faruno kiel por ses panbuloj. Por ekigi la kukojn oni kunvokis ĉiujn maljunajn mastrumantinojn, kiuj miksis la paston dancante kaj kantante. Formon por baki proprumis sole du familioj en la vilaĝo kaj ĝia enmeto en la fornon estis akompanata de granda ĝojkriado. Bakinte la kuko ornamiĝis kaj post nupta festeno oni transportadis ĝin de la fianĉino al la fianĉo. Lunde antaŭ la ceremonio la fianĉo sendis senditarojn al gekonatoj, por ke ili venu al la festeno, dum kio invitita muziko ludis jam de matenaj horoj. Marde estis daŭrigado ĉe la fianĉino kaj merkrede preparoj al transveturigado de vestoj. Ĵaŭde oni veturis la vestojn de la fianĉino al la fianĉo.[1]
Al pluaj pereintaj kutimoj apartenas solenoj de morta dimanĉo, dum kiu knabinoj ĝis dek kvin jaroj hakis en arbaro pinan arbeton, ornamis ĝin per sanktaj bildetoj kaj komune kun ĝi iradis domo de domo kantante tradiciajn kanterojn. La mastrumantinoj poste dotis la knabinojn plej ofte per ovoj, mono kaj pano.[1] Ankaŭ vespero en la sankta Nikolao okazis en absolute alia spirito ol kia estas kutima en la hodiaŭaj tagoj. Solenoj estis gajaj kaj laŭtaj. En marŝantaro kun muzika akompanantaro, krom la konata diablo kaj anĝelo, ĉeestis la morto, husaroj, kamenpurigistoj, ĉarlatanoj, ursoj, ĉasistoj, ekzekutistoj kaj aliaj.[2] Ankaŭ ĉiujara kermesa maskerada marŝantaro estis tre ŝanĝita. Devene adiaŭo kun la kermeso daŭris tri tagoj. Dimanĉe antaŭ patrolado de maskoj oni elektis junan kaj maljunan ĉefulon, kiuj reprezentis junularon de la vilaĝo zorgante pri tio, ke estu ordo en gastejo kaj la preĝejo. La patrolado de maskoj, inter kiuj ne mankis uniformita servisto, judo kaj komercisto, okazis lunde kaj marde 6 semajnoj antaŭ Pasko. Frunte de la marŝantaro, al kiu aliĝis ankaŭ knabinoj kaj knaboj el la tuta vilaĝo, paŝis popolkostumitaj junuloj kun rajto (tion hodiaŭ reprezentas ligna mano) kaj harmoniko. Oni haltis domo de domo, la junuloj enpaŝis en la ĉambron, kie ili kreis rondon kaj ekis en gajan dancon kun lignaj sabroj. Por la kolektita mono oni aranĝis muzikon. La ordon denove tenis la ĉefuloj kaj kiu ne obeis ilin, estis pagita pro la rajto.[1] Hodiaŭ la maskeradoj frunte kun muziko kaj popolkostumitaj sinjoroj trairadas tra la vilaĝo sole en ununura tago, do sabate. La loĝantojn bonvenigas la marŝantaron antaŭ siaj domoj kaj ili gastigas la gajan socion per slivovico, ili donas buĥtojn, kukojn, gracojn aŭ aliajn refreŝigaĵon. La vespera amuzo okazas sub patroneco de iu el lokaj societoj kaj ties parto estas tombolo kaj proklamado de la plej bona masko. Neapartigenbla tradicio, kiu estis forgesita kaj denove enpraktikigita en la jaro 1962, estas sepultigado de baso. La periodo de gajeco, amuzoj kaj nuptoj en la pasinteco finis marde vespere antaŭ cindra merkredo. Denove estis aranĝita muziko, dum kiu la junularo povis resti sole ĝis la naŭa horo, la resto de la amuzo ĝis noktomezo poste apartenis al edziĝintoj.[2]
Pluaj fotoj
- Konstruaĵo de municipa ofico kun fajroestingista armilejo kaj biblioteko
- Vido al preĝejo de sanktaj Patro kaj Paŭlo
- Rekonstruita konstruaĵo de empira kasteleto, hodiaŭ ĝi estas konsisto de objekto de hejmo por senioroj