New York World
gazeto
Komenco 1860 vd
Fino 27-a de februaro 1931 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo New York World Building
Posedata de Joseph Pulitzer Manton Marble Thomas A. Scott Jay Gould vd

La New York World (Novjorka Mondo) estis gazeto publikigita en Novjorko, Usono, el 1860 ĝis 1931. Tiu gazeto ludis gravan rolon en la historio de usona ĵurnalismo. Ĝi estis ĉefa nacia proparolanto de la Demokrata Partio. El 1883 al 1911 sub estreco de la publicisto Joseph Pulitzer, ĝi iĝis pioniro de la flava ĵurnalismo, kaptante la atenton de la legantoj kaj altigante sian ĉiutagan cirkuladon al cifero de unu milionoj.

Fondusrikoltado por la kosntruado de la projektita Statuo de Libereco montriĝis malfacila, ĉefe ĉe usonanoj, kaj ĉirkaŭ 1885 la laboro pri la piedestalo estis minacata pro manko de fonduso. Publicisto Joseph Pulitzer el New York World startigis kampanjon por donacoj por finkompletigi la projekton kiu allogis pli ol 120,000 kontribuantojn, plej el kiuj donacis malpli ol unu dolaro.

Referencoj

    Bibliografio

    • Brian, Denis. Pulitzer: A Life. Wiley, 2001. 438 pp.

    Eksteraj ligiloj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.