New City | |||
---|---|---|---|
la presbiteriana kirko de New Hempstead el 1734, starigita fare de angloj el Hempstead sur Longinsulo, estis la unua kies diservoj estis en la angla anstataŭ la kutima nederlanda | |||
censa loko • nekorporaciiĝinta setlejo • kantona sidejo | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Nov-Jorkio | ||
Kantono | Rockland | ||
Poŝtkodo | 10956 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 34 135 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 805 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 9′ N, 74° 0′ U (mapo)41.1456-73.995Koordinatoj: 41° 9′ N, 74° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 42,43 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo New City, New York [+] | |||
New City formale estas urboparto de la urbeto (town) Clarkstown en orienta Usono. Ĝi apartenas al la subŝtato Nov-Jorkio kaj laŭ la stato de la censo 2020 en ĝi vivis 34 135 loĝantoj sur areo de 42,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 805 loĝantoj/km². Kvankam tiu loĝantaro pli grandas ol multaj urboj de Usono, kvankam ĝi havas la vorton "urbo" en sia nomo kaj kvankam ĝi elektiĝis esti la administra centro de la ĉirkaŭa kantono Rockland, la "Nova Urbo" laŭ la ŝtata administrado nur konsideriĝas "censa loko" kaj "vilaĝeto", angle hamlet - kio estas forta maltroigo. La loko situas okcidente de la Hudsona Rivero, proksimume 40 kilometrojn trans la rivero norde de la plej norda rando de la urbego Novjorko - la kvartalo Wakefield de la urboparto Bronkso.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo Clarkstown (angle)
- artikolo "10 New Reasons to Love New City," "10 kialoj por ŝati Novan Urbon" fare de Robert Zeliger, en la periodaĵo Rockland Magazine, la 13-an de septembro 2006 (arkivigita je 2015-02-03) (angle)
|