Velbert | |||||||
| |||||||
large district town • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||||
Distrikto | Distrikto Mettmann | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02051 - 02053 | ||||||
Poŝtkodo | 42549 - 42555 | ||||||
Aŭtomobila kodo | ME | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05158032 | ||||||
Subdivido | 3 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Dirk Lukrafka (CDU) | ||||||
Adreso de la administrejo | Thomasstr. 1 42551 Velbert | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 82445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 20′ N, 7° 2′ O (mapo)51.3400487.041629Koordinatoj: 51° 20′ N, 7° 2′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 230 m | ||||||
Areo | 74,9 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.velbert.de/ | ||||||
Velbert estas granda distrikta urbo en la distrikto Mettmann situante ĉ. 20 kilometrojn nordoriente de la Nordrejn-Vestfalia ĉefurbo Duseldorfo, 18 kilometrojn sude de Asindo kaj 12 kilometrojn nordokcidente de Wuppertal sur la maldekstra flanko de la rivero Ruhr. Fine de decembro 2022 la urbo havis 82 445 loĝantojn.
Geografio
Geografia situo
Velbert troviĝas sur la altaĵoj de la Berga Lando kaj ankaŭ nomiĝas „koro de la malsupra Berga Lando“. Ĝi situas ĉ. 230 metrojn super la marnivelo. La plej alta punkto: 303 metrojn (Hordtberg samkiel Fettenberger Weg), la plej malalta loko: ĉ. 80 metrojn (eliro de la komunumo Langenberg direkten Kupferdreh). La plej alta punkto en la centro de Velbert estas 263 Meter super NN (ĝi troviĝas je la angulo Friedrichstrato/Langenberga strato).
Urba subdivido
La urbo Velbert dividiĝas en la tri administrativaj urbdistriktoj (Velbert-)Centro, Neviges kaj Langenberg.
Laŭ historio ekzistas multaj urbopartoj, inter ili Birth, Losenburg, Am Berg, Nordpark, Langenhorst, Rützkausen, Obere Flandersbach, Kostenberg kaj Hefel (centro); Nierenhof, Supra-Bonsfeld, Frohnberg, Hopscheiderberg (Langenberg); Tönisheide, Siepen, Pöthen, Kuhlendahl, Nordrath (Neviges).
Historio
La unua dokumenta mencio de Velbert reiras al la jaro 875; tiam la nomo vortiĝis „Feldbrahti“, tradukebla kiel „nekultivata“ au „neuzata kampo“. Ĉirkaŭ la jaro 1000 kun la kapelo de la Sankta Ida surloke de la hodiaŭa Malnova Preĝejo Velbert kaj la kapelo de la Sankta Margareta en Windrath ekestis la unuaj preĝejokonstruaĵoj en Velbert. Dum 1220 oni unuafoje menciis en dokumentoj Langenberg kaj Neviges, en 1326 la „Offers“ en Velbert.
En 1354 okazis la vendado de la reglando Hardenberg al la grafo de Berg kaj Ravensberg. Plej malfrue ekde la komenco de la 14-a jarcento en Velbert ekzistis minado. En la jaro 1560 oni enkondukis la reformacion, en 1589 kongresis la unua Berga sinodo en Neviges, en 1681 Neviges iĝis katolika pilgrimejo. En 1769 okazis la solena konsekrado de la evangela preĝejo en Velbert-Centro.
Ekde la 18-a jarcento Velbert fariĝis grava starejo de la serura kaj garnaĵa fabrikado kaj daŭras esti ĝin ĝis hodiaŭ. Dum 1802 oni finkonstruis la unuan ŝtonan sinagogon de la Berga Lando en Langenberg. En la jaro 1847 ekfunkciis la fervoja linio Prinz-Wilhelm-Eisenbahn, kiu konektas Langenberg resp. Neviges kun Steele kaj Vohwinkel.
Dum 1849 aperis la unua loka gazeto en Langenberg. Je 1851 establiĝis la unua fergisejo kaj en 1861 oni starigis la unuan vapormaŝinon. En 1888 Velbert ricevis aliĝon al la fervojreto. En 1913 oni metis la fundamentan ŝtonon por la urbodomo Langenberg kaj en 1927 la dissendilo Langenberg ekfunkciis. En la jaro 1968 oni finkonstruis la novan pilgrimopreĝejon en Neviges.
La 14-an de oktobro 1951 en Velbert oni fondis la WFFB (Okcidentgermana feminisma pacmovado).
Kadre de la Nordrejn-Vestfalia administra reformo je la 1-a de januaro de 1975 fuziiĝis la iam sendependaj urboj Langenberg, Neviges kaj (Malnov-) Velbert al la urbo Velbert.
Religioj
Velbert posedas luteranan plimulton; Losenburg estas la ununura urboparto, en kiu plejparte loĝas katolikoj. En Velbert troviĝas la diakonina centro Bleibergquelle.
Luteranaj liberaj eklezioj
En Velbert-Centro estas multaj luteranaj liberaj eklezioj:
Adventkomunumo Velbert
Kristana Komunumo r.a.
Evangela-Libereklezia Komunumo
Evangela -Metodisma Eklezio
Libera Luterana Komunumo
Kune kun la luterana eklezia komunumo Velbert tiuj komunumoj estas kunligitaj en la "luterana alianco Velbert-Centro".
Enkomunumigoj kaj fuzioj
Evoluo de loĝantoj
Ĝis la 19-a jarcento la loĝantonombro kreskis nur malrapide pro ka multnombraj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj. Pro la nun komenca industriigo la loĝantaro de la urbo kreskis rapidege. Kiam en 1840 nur 758 homoj vivis en Velbert, tiam en 1900 jam estis 17.000. Ĝis 1961 la loĝantonobro kreskis ĝis pli ol 50.000.
La 1-an de januaro 1975 la loĝantonombro de Velbert atingis kun 97.021 sian historian supron pro la enkomunumigo de Neviges (24.932 loĝantoj 1974) kaj Langenberg (15.367 loĝantoj 1974). La 30-an de junio 2005 la ofica loĝantonombro por Verbert post kompletigo de la landa oficejo por informadiko kaj statistiko en Nordrejn-Vestfalio sumiĝis je 87.792.
Jena sinoptika tabelo montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĉe tio temas pri censorezultoj aŭ oficaj kompletigoj de la statistika landoficejo. La indikoj rilatas ekde 1871 al la „surloka loĝantaro“, ekde 1925 je la rezida loĝantaro kaj ekde 1987 je la „loĝantaro ĉeloke de la ĉefloĝefo“. Antaŭ 1871 la nombro de loĝantoj estis esplorata laŭ malunuecaj metodoj.
|
|
|
¹ censorezulto
- enkomunumigo de Neviges kaj Langenberg.
blazono
La malnova blazono originas el la jaro 1882 kaj validis ĝis la Nordrejn-Vestfalia komunumreformo la 1-an de januaro 1975. Ĝi montras la (limburgan) leonon de la grafoj kaj postaj dukoj de Berg. La ŝlosiloj simbolas la tradician seruristan metion.
Al tio atentigas ankaŭ la nova blazono, kiu validas ekde la 1-a de januaro 1975 por la el la malnova Velbert kaj la iame memstaraj urboj Neviges kaj Langenberg kunigita nova urbo Velbert. La kverkofoliaro rilatas heraldike al la kverko de Langenberg, la ŝlosillango al la blazono de la regantoj de Hardenberg en Neviges.
Klerigo
Bibliotekoj kaj arkivoj
La urbobiblioteko Velbert, fondita en1905, prizorgas ĉiujare pli ol 190.000 vizitantojn per informoj. La centra biblioteko Velbert-centro troviĝas en la forumo Niederberg. Neviges kaj Langenberg havas proprajn urbopartajn bibliotekojn. Pli ol 111.000 medioj al faktemoj (fakliteraturo), infanliteraturo kaj romanoj en libroformo, KD-ROMj/DVDj, aŭdlibroj, revuoj samkiel muzik-KDj kaj ludoj disponeblas al ĉiuj interesataj. La urbobiblioteko certigas la prizorgo de la civitanoj de Velbert per medioj por klerigo kaj amuzo.
Lernejaj bibliotekoj ekzistas ĉe la Gesamtschule Velbert, la Nikolaus-Ehlen-Gymnasium kaj la Realschule Kastanienallee.
Velbert havas ankaŭ du katolikajn publikajn bibliotekojn.
La urbarkivo Velbert estas en la urbodomo. Ĉi tie oni povas esplori la historion de Velbert ekz. en regionaj ĵurnaloj, dokumentoj, mapoj kaj planoj ktp.
Lernejoj
Velbert havas 17 bazajn lernejojn, subtenlernejojn, tri ĉheflernejojn, du reallernejojn, tri gimnaziojn, unu kompletlernejo, du metilernejojn kaj unu Valdorfan lernejon. La popola altlernejo Velbert/Heiligenhaus estas la plej granda en la distrikto Mettmann.
Esperanto en la regiono
En la urbo Velbert mem (ankoraŭ) ne ekzistas Esperanto-grupo, sed en la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en * Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturzentrum Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partnergrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun ReVELo kaj preparas la GEK 2008
Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand Arkivigite je 2010-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf
Düsseldorf, vd. hejmpaĝo Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
Kulturo kaj vidindaĵoj
Teatro
la centra teatro de la urbo troviĝas en la forumo Niederberg, la kultura centro de Velbert. Krom tio troviĝas urba scenejo den la teatro en la antaŭkastelo de kastelo Hardenberg en Neviges.
en la Kristo-preĝejo regule okazas koncertoj de la Kantorei Velbert.
Muzeoj
La Germana serura kaj garnaĵa muzeo en la forumo Niederberg estas unika en Germanio. Ĝi montras per eksponaĵoj el kvin jarmiloj, per kiom da inventemo la homoj el ĉiuj epokoj provis protekti sin kaj sian havaĵojn kontraŭ rompoŝtelistoj.
Arkitekturaĵoj
- La evangela Kristo-preĝejo, projektita de la arkitektoj Carl Krieger (ekstera formado) kaj Franz Brantzky (intera formado) kaj konsekrita en 1910 en la centro de Velbert estas bela monumento konstruita laŭ modernisma stilo.
- La pilgrimkatedralo Neviges in Neviges, kreita en 1968 de la arkitekto Gottfried Böhm, estas modela arkitekturaĵo moderna en Germanio.
- Schloss Hardenberg en Velbert-Neviges.
- Historiaj urbokernoj en Langenberg kaj Neviges
- Evento-preĝejo en Velbert-Langenberg. Julius Carl Raschdorff (1823 – 1914) konstruigis la preĝejon novgotstile. Poste li ankaŭ konstruis la Berlinan katedralon
- Elsendoturo Langenberg (303,7 metrojn kaj 170 metrojn alta).
- La Bismarck-turo en Langenberg (konstruita ekde 1904 ĝis 1905), belvidejo
Ekonomio kaj infrastrukturo
Ekonomio
Velbert estas centro de la produktado de seruro kaj garnaĵoj. La produktejoj apartenas al mezklasaj entreprenoj.
En la distrikto de la landa juĝejo Wuppertal la ofica juĝejo Velbert kompetentas pri la komunumoj Velbert kaj Heiligenhaus.
Pro la krizo en la metalindustrio ankaŭ Velbert havas senlaborecon. La kvoto de 10,9 Prozent (julio 2005) tamen estas relative malalta kompare kun la de la ĉirkaŭaj urboj. Stand dar. Precipe la fermo de grandaj gisejoj kaŭzis la kreskon de la senlaboreco en la 1990aj jaroj.
Trafiko
Publika persontrafiko
Ekzistas fervojlinio, kiu konektas Langenberg kun Asindo kaj Wuppertal, sed Velbert mem ne plu estas alligita al la fervojreto. Krome aŭtobuslinioj konektas Velbert kun siaj najbarurboj.
Stratoj
En la 1980aj jaroj oni konstruis 7 kilometran etapon de la aŭtoŝoseo A 44 kun tunelo kaj valponto, kiu ĝis hodiaŭ ne estas alligita al la a 43 kaj A 3 kiel platite. Ekde decembro 2005 la orienta finaĵo de la A 44 transiras neembarase kaj ŝoseeske ekde Langenberg en la B 227 al Asindo-Kupferdreh ĝis la Ruhrallee. Jam ekde 1991 la aŭtostrato B 224 konektas Velbert kun Wupertal
En Velbert kruciĝas la aŭtostratoj B 224 (Solingen - Wuppertal-Vohwinkel - Velbert - Asindo - Dorsten - Raesfeld) kaj B 227 (Ratingen-Breitscheid - Ratingen-Hösel - Heiligenhaus - Velbert - Asindo - Gelsenkirchen). Ekde Asindo venante la B 224 kondukiĝas simile al aŭtoŝoseo preter la urbokerno orienten al Wuppertal.
Plej grava trafika kruciĝejo en Velbert estas la Willy-Brandt-Platz, kie kruciĝas kelkaj plurspuraj stratoj. Krome la aŭtobushaltejo "Velbert, Willy-Brandt-Platz" estas unu el la plej gravaj de la urbo.
Gravaj personoj
- Gisbert Schneider, orgenvirtuozo kaj direktisto de la ekleziĥoro Kantorei Velbert
- Wolfgang Stockmeier, * 13. Dezember 1931 en Asindo. Orgenvirtuozo kaj komponisto. Li komponis pli ol 300 verkojn.
Fotoj
- ludoserpento
- BKS turdomo kaj Tele-Bert
- popollingve "Saubrücke" ("porkinoponto")
- pilgrimkatedralo Neviges
- radio-elsendilo Langenberg
- kastelo Hardenberg
- Kliniko Niederberg
- urboparto "Am Berg"