Neuhaus am Klausenbach | |||
---|---|---|---|
![]() vintra panoramo vintra panoramo | |||
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8384 • 8385 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 921 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 16° 2′ O (mapo)46.86805555555616.030555555556Koordinatoj: 46° 52′ N, 16° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 292 m [+] | ||
Areo | 19,99 km² (1 999 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Neuhaus am Klausenbach, hungare Vasdobra, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Jennersdorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 921 loĝantoj. Ankoraŭ setlejoj Bonisdorf, Kalch kaj Krottendorf bei Neuhaus am Klausenbach, hungare Bónisfalva, Mészvölgy kaj Békató apartenas al la municipo.
Situo
Neuhaus am Klausenbach situas sur malebenaĵo, en vosto de Burgenlando, proksime de Slovenio. Szentgotthárd troviĝas 32 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1213 en formo terra Dobra. La kampoj apartenis al abatejo de Szentgotthárd, ekde 1266 al la reĝo. Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kiun oni malkonstruis en 1467. En 1910 loĝis en Vasdobra 797 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Vasdobra apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Neuhaus am Klausenbach kampurbiĝis en 1999.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1591, la turo alkonstruiĝis en la 17-a jarcento
- kastelo de 1469
- ruinoj de fortikaĵo
Ĝemelkomunumo
Eksteraj ligiloj
|