Neuffons Nau Honts | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Ĝirondio | ||
Arondismento | Langon | ||
Kantono | Le Réolais et Les Bastides | ||
INSEE kodo | 33304 [+] | ||
Poŝtkodo | 33580 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 139 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 39′ N, 0° 1′ O (mapo)44.6436111111110.013333333333321Koordinatoj: 44° 39′ N, 0° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 4,67 km² ( 467 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neuffons [+] | |||
Neuffons - jen france, prononco [nøfˈɔ̃], okcitane respektive gaskone Nau Honts - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio, en la administra regiono Nova Akvitanio kaj en la historia kultura regiono Akvitanio. Fine de 2021 en la komunumo vivis 139 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Langon kaj al la kantono Le Réolais et Les Bastides.
La teritorio havas komunan limon kun Rimons, Coutures, Mesterrieux kaj Roquebrune.
Etimologio
La okcitana artikolo amplekse klarigas ke la signifo de la nomo ĝenerale indikiĝas kiel "novaj fontoj", kvankam fakte la etimologio probable indikas bazan signifon de "naŭ fontoj". La ĉefa loĝloko longe nomiĝis okcitane Torignat, france Tourignas, kaj la nomo de la tuta teritorio de la komunumo longe estis parole transdonita, ne oficiale skribita. Tial la sola okcitana aŭ gaskona versio, verŝajne ne respondanta al la etimologio, kiu respektus la gaskonan fonetikon el la oriento de la natura regiono Entre Duas Mars okcitane aŭ Entre-deux-Mers france[1] estus Nau Fonts. Sed nun kutimiĝis la formo Nau Honts, kiun la okcitanologo Ernèst Negre fiksis en la 20-a jarcento en sia laborĉambro. Kiu volus ankoraŭ pli detalajn informojn aŭ eĉ referencojn, devus turniĝi al la okcitana vikipedia artikolo pri la komunumo, kie ĉio estas, en la okcitana.