Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Netta ( Kaup, 1829) | ||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Netta devenas el antikva greka νῆσσα por "anaso". estas genro de merganasoj.
Priskribo
Malkiel aliaj merganasoj, la specioj de Netta estas malpretaj plonĝi, kaj manĝas ĉefe plie kiel plaŭdanasoj.
Tiuj estas gregemaj anasoj, ĉefe troviĝantaj en fluantakvaj akvejoj. Ili estas fortaj flugantoj; ties larĝaj, senpintaj flugiloj postulas pli rapidajn flugilfrapadojn ol tiuj de multaj anasoj kaj ili ekflugas post ioma malfacilo.
Ili ne piediras surtere tiom bone kiom la plaŭdanasoj ĉar ties kruroj tendencas esti lokigitaj pli malantaŭen en siaj korpoj por helpi elpeli ilin subakve.
La probable formortinta Rozkapa anaso, iam listita kiel Rhodonessa caryophyllacea, ĵus estis ekkonsiderata per filogenetika analiszo pli proksime rilata al la Ruĝkapa anaso (Livezey, 1998), tiele ke ĝi estis translokigita al la sama genro, kiel Netta caryophyllacea. Tamen, tio estis pridisputata pro nombraj kaj markataj pekuliaraĵoj de tiu specio (Collar et al., 2001)
Specioj
- Genro Netta (provizore inklude Rhodonessa)
- Rozkapa anaso Rhodonessa caryophyllacea ; probable formortinta (1945?)
- Ruĝkapa anaso Netta rufina
- Ruĝokula anaso Netta erythrophthalma
- Rozbeka anaso Netta peposaca
Bildaro
- Masklo de Ruĝkapa anaso
- Ino de Ruĝkapa anaso
- Masklo de Rozbeka anaso
- Ino de Ruĝokula anaso
Referencoj
- Collar, N. J.; Andreev, A. V.; Chan, S.; Crosby, M. J.; Subramanya, S. & Tobias, J. A. (editors) (2001): Pink-headed Duck. In:Threatened Birds of Asia: The BirdLife International Red Data Book, p. 489-501. BirdLife International. ISBN 0-946888-44-2 HTML plena teksto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Livezey, B. C. (1998): A phylogenetic analysis of modern pochards (Anatidae: Aythini). Auk 113: 74–93. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
|