Netanja · נתניה | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo • urbego • setlejo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 42040–42173 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 217 200 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 502 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 20′ N, 34° 51′ O (mapo)32.32861111111134.856666666667Koordinatoj: 32° 20′ N, 34° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 35 m [+] | ||||
Areo | 28,954 km² ( 289 5.4 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Netanya [+] | |||||
Netanja (hebree נתניה, arabe نتانيا, en Esperanto ankaŭ fojfoje Netanjo) estas urbo en Israelo ĉe la marbordo de la Mediteraneo, 30 km norde de Tel-Aviv, kun ĉirkaŭ 170 000 loĝantoj.
Krome, ĝi ankaŭ estas konsiderita la regiona "ĉefurbo" de la centra regiona de Israelo (la ĉirkaŭaĵo de Tel-Avivo kaj de ĝia antaŭurboj) en la Ŝarona ebenaĵo.
Ĝi estis fondita en 1928 kiel agrikultura kooperativa komunumo (moŝavo) por kultivi citrusojn. La nomo de la loko venas je Nathan Straus (1848–1931), usona juda komercisto kaj homamiko, kiu donacis grandan parton de sia riĉaĵo al la Cionisma koloniiga projekto en kio tiam estis Otomana Palestino. Post 1933 alvenis judaj enmigrantoj pro la nazia forpelo kaj teroro, post la dua mondmilito, la novaj enmigrantoj igis la komunumon pli kaj pli urbosimila. Hodiaŭ Netanja estas centro de urbogrupiĝo.
La urbo gravas kiel ŝatata turisma celo. En la urbo agadas multaj industriaj branĉoj (polurado, komercado de diamantoj, produktado de maŝinoj, medikamentoj, biero).
Rilatoj al Esperanto
Iom norde de la urbocentro, same borde de la Mediteranea Maro, situas la vilaĝo Hadassah Neurim, origine starigita por sengepatraj judaj infanoj post travivo de la Holokaŭsto venintaj al Israelo, kie en somero 1986 okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO.
Famuloj
En Netanja mortis Imre Lichtenfeld.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (hebree, angle, france kaj ruse)