Gadmen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Gadmen | |||||
La valo de Gadmen | |||||
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Oberhasli | ||||
Koordinatoj | 46° 44′ 20″ N 8° 21′ 7″ O / 46.73889 °N, 8.35194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 20″ N 8° 21′ 7″ O / 46.73889 °N, 8.35194 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 232 | ||||
Areo | 116,49 km² | ||||
Alteco | 1205 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3863 | ||||
Komunumkodo | 0781 | ||||
Mapo de Gadmen | |||||
Gadmen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 232 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Gadmen situas en la Berna Oberlando en la valdo, kiu komenciĝas oriente sur la kulmino de Sustenpasejo. Sur la teritorio de la komunumo situas la tri glaĉeroj Stein-Glaĉero, Trift-Glaĉero kaj Wenden-Glaĉero. Sube de Stein-Glaĉero troviĝas glaĉera lago, kiun postlasis la retiriĝinta glaĉero. La plej konata monto sur la teritorio de komunumo estas kun alteco de 3238 s.m. la monto Titlis. La komunumo konsistas el la frakcioj Nessental kun la setlejoj Schwendi, Firschlachten kaj Milistalden unuflanke, kaj Gadmen kun la setlejoj Furen, Obermad kaj Steingletscher aliflanke. Krome al la komunumo apartenas diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bieno. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 116,49 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 8,3% servas por agrikulturo kaj 0,6% por setlado. La tuta resto, preskaŭ tri kvaronoj de la teritorio, estas altmontara dezerto, kiu grandparte estas kovrita de firnoj kaj glaĉeroj.[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Gadmen limas en nordnordoriento al Engelberg (OW), en nordoriento al Wassen (UR), en oriento al Göschenen (UR), en sudo al Obergoms (VS), en sudokcidento al Guttannen, kaj en okcidento al Innertkirchen.
Trafiko
Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Innertkirchen trans Sustenpasejo al Wassen. Per poŝtaŭtolinio al Meiringen la komunumo estas konektita kun la publika transportreto. Dum la someraj monatoj de la 16-a de junio ĝis la 7-a de oktobro cirkulas la poŝtaŭto trans Sustenpasejo al Wassen kaj Andermatt en Kantono Urio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Gadmen datiĝas el jaro 1382 im Gadmen. Gadmen apartenis dum mezepoko al la imperia Voktejo Hasli, kun kiu ĝi en la jaro 1334 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gadmen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|