![](../I/Potamon_ibericus_(1).JPG.webp)
Potamon ibericum (Potamedoj).
![](../I/Parath_convex_060324-4042_ckup.jpg.webp)
Parathelphusa convexa (Paratelfusedoj) en Indonezio.
Estas ĉirkaŭ 1,300 specioj de nesalakvaj kraboj de la klaso Malakostrakoj de Krustuloj, distribuataj tra la tropikoj kaj ĉetropikoj, dividataj inter ok familioj. Ili montras rektan disvolviĝon kaj patrinan zorgon de malgranda nombro de idoj, kontraste al maraj kraboj kiuj liberigas milojn da planktonaj larvoj. Tio limigas la disigajn kapablojn de nesalakvaj kraboj, kaj tiele ili tendencas esti endemiaj de malgrandaj areoj. Kiel rezulto, granda proporcio estas minacata al formorto.
Sistematiko
- Superfamilio Trichodactyloidea
- Triĥodaktiledoj (Centra Ameriko kaj Suda Ameriko)
- Superfamilio Potamoidea
- Potamedoj (Mediteranea Baseno kaj Azio)
- Potamonaŭtedoj (Afriko, inklude Madagaskaron)
- Dekeniedoj (Orienta Afriko kaj Sejŝeloj) – ankaŭ traktita kiel parto de Potamonaŭtedoj
- Platitelfusedoj (Orienta Afriko) – ankaŭ traktita kiel parto de Potamonaŭtedoj
- Superfamilio Gecarcinucoidea
- Gekarcinucedoj (Azio)
- Paratelfusedoj (Azio kaj Aŭstralazio)
- Superfamilio Pseudothelphusoidea
- Pseudotelfusedoj (Centra Ameriko kaj Suda Ameriko)
Eksteraj ligiloj
- Neil Cumberlidge & Sadie K. Reed (4a de Aprilo, 2009) Freshwater Crab Biology. Northern Michigan University.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.