Nerio
Sekso ina
Eble sama Minerva, Venuso
Familio

Nerio estis diino de la romia religio. Ŝia nomo devenas de la sabina lingvo kaj signifas "forta". Ŝi estis adorita kune kun Marso kaj estis konsiderata lia edzino, sub influo de grekaj mitologiaj ideoj. Historie vidite ŝi unue eble nur estis la personigo de la forto kaj povumo de marso. Poste ŝi estis ligata kun Minerva, kies kulto tute superis tion de Nerio. Tio okazis jam dum arkaikaj tempoj.

Literaturo

  • Gerhard Radke: Nerio. En: Der Kleine Pauly, vol. 4, 1972, Sp. 70.
  • Georg Wissowa: Religion und Kultus der Römer. Beck, München 1902, S. 134 (Handbuch der klassischen Altertums-Wissenschaft V, 4).

religio kaj kulto de la romianoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.