Nepala certio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Certhia nipalensis (Blyth, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nepala certio aŭ Ruĝecflanka certio (Certhia nipalensis) estas specio de birdo de la familio de Certiedoj aŭ arbogrimpuloj. Ĝi troviĝas en regionoj ĉirkaŭ Himalajo nome en landoj Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Birmo kaj ĉefe Nepalo kie dekomence estis konstatita kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.
Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Videbletas malhela traokula strio kaj pli hela superokula strio. Krome estas ruĝecaj flankoj inter la brunaj supraj partoj kaj la blankecaj subaj partoj, ĉefe ĉe la ventro, kio nomigas la specion per ties dua nomo.
Ties natura habitato estas borealaj kaj moderklimataj arbaroj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Certhia nipalensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio 2007.