Nemeskér [nemeŝkEr] (kroate Namišir, germane Altedlein) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Kér estas malnova hungara gentonomo, Nemes signifas nobelon hungare.

Vojo en Nemeskér

Luterana preĝejo de Nemeskér
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9471
- Telefonprefikso: 99
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 230.
Situo
Nemeskér situas laŭ la fervojo inter Sopron kaj Szombathely, la ĉefvojo Sopron-Balatono preteriras la vilaĝon.
Historio
La loko estis praa ejo pri ferfornoj. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, germanoj-aŭstroj refondis la vilaĝon. En 1681 la vilaĝo ricevis permeson por artikola preĝejo.
En Nemeskér migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- Luterana preĝejo (Nemeskér) de 1732
- gotikdevena katolika Preĝejo Sankta Ladislao (Nemeskér)
- departementa domego de 1669
Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando
Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Abaújkér | Bedegkér | Egyházaskér | Hajmáskér | Hontkiskér | Ipolykér |
Kérsemjén | Kiskér | Nemeskér | Németkér | Nyírkércs | Nyitranagykér |
Ókér | Szamoskér | Szentgáloskér | Újkér | Varjaskér |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.