Nemesborzova [nemeŝborzova] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat.
Bazaj informoj
- Areo: 2 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 4942
- Telefonkodo: 44
Situo
Nemesborzova situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Fehérgyarmat troviĝas 11, Csenger 22, Mátészalka 29 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1181. Tiutempe la kampoj apartenis al la familio Borzovay. Post 1526 rabistoj, en 1662 solduloj de fortikaĵo de Szatmár disrabis la vilaĝon. Poste remparo konstruiĝis por defendi la komunumon. Vilaĝservoj estas migra poŝto kaj la municipa administrado.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- gyaloglo.hu
- iranymagyarorszag.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.