Nektaro signifas en la botaniko sukeroriĉan fluaĵon, kiun produktas la floroj aŭ aliaj partoj de plantoj, por logi bestojn al polenado. Plantoj sekrecias nektaron el speciala organo, kies nomo estas nektario.
Nektaro servas por multaj bestoj kiel nutrofonto. Nektaro estas la vera bazmaterialo por mielo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.