Neggio | |
---|---|
Blazono de Neggio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Magliasina |
Koordinatoj | 46° 59′ 17″ N 8° 52′ 51″ O / 46.98806 °N, 8.88083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 17″ N 8° 52′ 51″ O / 46.98806 °N, 8.88083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 330 |
Areo | 0,91 km² |
Alteco | 389 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6991 |
Komunumkodo | 5206 |
Mapo de Neggio |
Neggio estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 330 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Neggio situas en la regiono Malcantone, proksimume 2 kilometrojn okcidente de la Lago de Lugano kaj 13 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Magliasino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Neggio kaj la setlejo Ronchettone.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,91 km², de kiuj 55,9% estas kovritaj de arbaro, 11,0% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Neggio limas en nordo al Vernate, en oriento al Agno, en sudoriento al Magliaso, en sudo al Caslano, en okcidento al Pura, kaj en nordokcidento al Curio.
Trafiko
La komunumo Neggio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Neggio pasas kurboriĉa konekta vojo de Vernate al Magliaso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 12 kilometrojn okcidentnordokcidente de la komunumo. Perde de buslinio de Agno al Cademario la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Neggio datiĝas el la jaro 807 kiel Nego. En la 15-a jarcento Neggio estis menciita kiel memstara najbararo. En la jaro 1611 la paroĥo de Neggio disiĝis de tiu de Agno kaj fariĝis aŭtonoma. En la preĝejo Santa Maria dell'Annunciata estas konservitaj freskoj el la 14-a jarcento.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Neggio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|