Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nedvězí (apartigilo)
Nedvězí
germane Ewitz
municipo
Vilaĝplaco kun preĝejo de sankta Prokopio el la jaro 1901
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nedvězí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio eta parto (ĝis 1924)
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Trhonický potok
Situo Nedvězí
 - alteco 670 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 38″ N 16° 17′ 40″ O / 49.62722 °N, 16.29444 °O / 49.62722; 16.29444 (mapo)
Areo 5,76 km² (576 ha)
Loĝantaro 198 (2023)
Denseco 34,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578452
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nedvězí (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obec-nedvezi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Nedvězí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, sur ambaŭ bordoj de rojo Trhonický potok, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sude de urbo Polička. Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Sulkovec, Ubušínek, Jimramov, Jedlová kaj Korouhev.

Partoj de la municipo

  • Nedvězí
  • Nedvězíčko

Historio

Ĝis la jaro 1924 Nedvězíčko estis parto de moravia vilaĝo Ubušínek, poste ĝi estis alligita al bohemia vilaĝo Nedvězí.

La komunumon Nedvězí ĉirkaŭas Monteto de Libra, Monteto de Navrátil kaj Monteto de Kukla. Sur verto de Monteto de Libra situas domaro n-ro 1, kiu nomiĝas bieno de Libra. Ĝi inspiris verkistinon Teréza Nováková por skribi romanon "Na Librově gruntě" (Sur la grundo de Libra, 1901), kiu priskribas vivon de ĉi tiea popolo en la 19-a jarcento kun ĝiaj malfacilaĵoj kaj originaj kutimoj, aparte eventojn en la jaro 1848 en kamparo kaj problemojn ĉirkaŭ nuligo de servuta laboro.

En la vilaĝo estas domo de meteorologia stacio, nur unu en distrikto Svitavy, kiu ĉiutage sendas raportojn pri mezurado de veterstato.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869457
1880476
1890538
1900587
1910559
1921532
JaroLoĝantoj
1930535
1950364
1961348
1970327
1980277
1991261
JaroLoĝantoj
2001226
2014199
2016203
2017213
2018212
2019210
JaroLoĝantoj
2020208
2021200
2022200
2023198

Vidindaĵoj

Popola arĥitekturo

En la vilaĝo estas kelkaj objektoj de popola arĥitekturo, ĉefe bienoj de Polička-tipo.

Preĝejo de Sankta Prokopio, abato

Literaturo

  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.