Logo de Neciklopedio, kreita el terpomo nomata Sofio por parodii la logobildon de Vikipedio

Neciklopedio (angle: Uncyclopedia) estas retejo, kiu priskribas sin kiel "la enciklopedio libera de enhavo [kiun] iu ajn povas redakti". Ĝi estas parodio de Vikipedio, kvankam Neciklopedio asertas la malon. Ĝia devizo estas aludo pri la konata devizo de la Vikipedio, "la liberenhava enciklopedo kiun ĉiu povas redakti".

La retejon kreis Jonathan Huang kaj lia nenomata kunulo, en januaro 2005. Laŭ enhavo la anglalingva Neciklopedio estas tre riĉa, sed ekzistas ankaŭ pluraj versioj en aliaj lingvoj.

La Esperanta Neciklopedio enhavis 1,000 artikolojn (tiel nomataj “artiŝokojn”) en decembro 2009. La mila estis kreita je la 15-a de decembro, kaj temas pri Zamenhofa Tago. En aŭgusto 2022 la nombro de artikoloj estis 6 073.

La Neciklopedio jam konigis Esperantajn diraĵojn ne antaŭe publikigitajn. Ekzemple: “Ne trinku bieron, aŭ vi diros la veron” (tre libera traduko de la latina In vino veritas.)

Lingvaj versioj

Neciklopedio en aliaj lingvoj:
lingvokodolingvoligilonomo
ar:arabaالعربيةبيضيپيديا
bedipidja 'ovapedio'
ca:katalunaCatalaValenciclopèdia
cs:ĉeĥaČeskyNecyklopedie
da:danaDanskSpademanns Leksikon
de:germanaDeutsch Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback MachineUncyclopedia.de
el:grekaΕλληνικάΑνεγκυκλοπαίδεια
en:anglaEnglishUncyclopedia
eo:EsperantoEsperantoNeciklopedio
es:hispanaEspañolInciclopedia
fi:finnaSuomiHikipedia
fr:francaFrançaisDésencyclopédie
he:hebreaעבריתאיןציקלופדיה
hu:hungaraMagyarUnciklopédia
it:italaItalianoNonciclopedia
ja:japana 日本語 アンサイクロペディア
ko:koreio 한국어 백괴사전
la:latinaLatina Latina Necyclopædia
nl:nederlandaNederlands Arkivigite je 2009-07-03 per la retarkivo Wayback MachineOnziclopedie
no:norvegaNorskIkkepedia
pl:polaPolskiNonsensopedia
pt:portugalaPortuguêsDesciclopédia
ru:rusaРусскийАбсурдопедия
sv:svedaSvenskPsyklopedin
zh-tw:ĉina中文(正體)偽基百科
zh:ĉina (tradicia)中文伪基百科
meta:metaUnMetaUncyclomedia Foundation
info:lingvelektoBabelIndekso

Eksteraj ligiloj

En Esperanto:

En la angla:

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.