Nebočady | |
germane Neschwitz | |
vilaĝo | |
Vido al Nebočady kun preĝejo de sankta Laŭrenco el maldekstra bordo de Elbo | |
Oficiala nomo: Nebočady | |
Kromnomo: Děčín XXXIII-Nebočady | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Děčín |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Domoj | 120 2015 |
Rivero | Elbo |
Situo | Nebočady |
- alteco | 145 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 43′ 51″ N 14° 11′ 26″ O / 50.73083 °N, 14.19056 °O (mapo) |
Katastro | 2,76 km² (276 ha) Nebočady |
Loĝantaro | 312 (2021) |
Denseco | 113,04 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1352 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 407 11 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nebočady | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Nebočady (iam ankaŭ Nebočany, germane Neschwitz) estas devene memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun XXXIII-a parto de statuta urbo Děčín. Estas ĉi tie registritaj 120 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 312 loĝantoj.
Nebočady estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km².
Historio
La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.
La devene memstara municipo estis en la jaro 1945 kunigita kun proksime situanta Děčín. En pli vastan konscion la municipo venis en la jaro 1951, kiam en ties proksima ĉirkaŭaĵo okazis ĝis hodiaŭ neklarigita brutala murdo de deksepjara junulino, el kiu estis suspektata vico da homoj kaj krom aliaj ankaŭ konata devianta murdisto Václav Mrázek (ekzekutita en 1957).
Loĝantaro
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 263 | 285 | 313 | 402 | 741 | 662 | 743 | 484 | 529 | 489 | 469 | 391 | 402 | 345 |
Domoj | 46 | 50 | 52 | 56 | 76 | 76 | 99 | 110 | . | 97 | 94 | 93 | 94 | 103 |
Tabelo ensumigas indikojn de parto Jakubov. Nombro de domoj el la jaro 1961 estas ensumigita en domoj de loka parto Boletice nad Labem. |
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.