Neŭra kresto estas aro da ĉeloj, kaj parto de la ektodermo de embrio dum la formiĝo de la neŭra tubo. Ĝi troviĝas inter la epidermo kaj la neŭra tubo. Foje la neŭra kresto ankaŭ nomiĝas la kvara ĝerma tavolo pro ĝia granda graveco. El ĝi povas formiĝi la neŭronoj kaj gliaj ĉeloj de la memstara (aŭtonoma) nerva sistemo, kaj aliaj gravaj ĉeloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.