Galanthus nivalis, la tipa specio de la genro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Neĝboruloj aŭ pli ĝuste galantoj estas genro da bulboherboj el la familio Amarilidacoj.[1] La genro havas ĉirkaŭ 20 speciojn. La plej konata specio estas la neĝa galanto aŭ neĝborulo - latine Galanthus nivalis.
Nomoj
La nomo galanto devenas de grekaj vortoj γάλα (gála, lakto) kaj ἄνθος (ánthos, floro), do “laktafloro”, laŭ la koloro de la floroj. La nomon neĝborulo oni donis pro tre frua kaj rapida florado: la floroj aperas tuj post aŭ eĉ iom antaŭ la degelado de neĝo, do ili efektive povas “bori” neĝon.
- La neĝaj galantoj aŭ neĝboruloj - latine Galanthus nivalis traborantaj neĝon
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.