Nayla Al Khaja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1978 (46-jaraĝa) en Dubajo |
Ŝtataneco | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Nāyla al-Khāja (Najla Al Ĥaja, arabe نايلة الخاجة, naskiĝis en Dubajurbo la 7-an de marto 1978), estas la unua virina kin-reĝisoro/produktoro[1][2] en la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj[3]. Ŝi estas la ĉefadministranto de Nayla Al Khaja Films [antaŭe D-Sep Motion Pictures]. Ŝi ankaŭ estas fondinto de The Scene Club, unua kinklubo de Dubajo, kreita en 2007. Al-Khāja verkis, produktoris kaj reĝisoris plurajn filmojn, prezentitaj kaj premiitaj en internaciaj kinfestivaloj[4][5]. Ŝi estas ankaŭ motiviga parolanto[6], konsilisto[7] kaj influa persono per propra kanalo en YouTube.
Al-Khāja estas agnoskata kiel helpanto al la evoluigo de la kinindustrio de la UAE[8]. Ŝi rekomendas la rolon de virinoj en kinematografio[9]
Premioj kaj honoroj
- "100 most powerful Arabs under 40" (100 plej povaj araboj sub la aĝo 40), Arabian Business Power List, 2015
- "Top Female Entrepreneur in The Middle East" (pinta ina entreprenisto en Mezoriento), 2013
- Agnoskita kiel "500 Most Powerful Arab People" (500 plej povaj arabaj personoj), 2012
- "Top 50 Most Powerful Arab Women" (Pintaj 50 plej povaj arabaj virinoj), 2012
- "Visionary of the Year" (Viziulo de la jaro), Arabian Business Awards, 2011
- Titolo de la plej bona filmisto de UAE, 2006[10].
Referencoj
- ↑ (angla) Grimley Evans, Piers, "Another day, another first", Gulf News, la 1-an de oktobro 2005.
- ↑ (angla) Zafar, Rahilla (2014). Arab Women Rising "Nayla Al Khaja, a Filmmaker Seeks Support for the Burgeoning Emirati Movie Industry.". USA: Knowledge@Wharton (University of Pennsylvania). paĝoj 77–80. ISBN 978-1-62921-079-7.
- ↑ (angla) "People in Film: Nayla Al Khaja", Doha Film Institute, Interview, la 26-an de julio 2011.
- ↑ (angla) Thekkepat, Shiva Kumar, "Meet the UAE's first female film-maker". Gulf News, la 4-an de novembro 2011.
- ↑ (angla) Newbould, Chris, "UK/UAE Short Film Festival gets under way", The National, la 13-an de novembro 2017.
- ↑ (angla) Garden, Sarah,"The Dubai Mall Hosts Talks And Exhibitions For International Women's Month", Harper's Bazaar Arabia, la 19-an de marto 2018.
- ↑ (angla) Registaro de Dubajo, gazetara komuniko, "Dubai to showcase its thriving film industry and champion Arab talent at the 2016 Cannes Film Festival Arkivigite je 2018-11-25 per la retarkivo Wayback Machine", Dubai Film and TV Commission, la 12-an de majo 2016.
- ↑ (angla) Collins, Madeleine, "The first lady of film", Arabian Business, la 24-an de oktobro 2008.
- ↑ (angla) Yunis, Alia (2014). Film as Nation Building: The UAE Goes into the Movie Business | Volume 3.2. Pittsburgh, USA: Zayed University. paĝoj 61–63. ISSN 2158-8724.
- ↑ (angla) Nayla Al Khaja, Unmask
- Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.