Navahondilla | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05429 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 358 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.325277777778-4.4944444444444Koordinatoj: 40° 20′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 741 m [+] | ||
Areo | 22,07 km² (2 207 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navahondilla [+] | |||
Navahondilla [nabaonDIlja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Navahondilla estas etimologie komprenebla kiel Malsupra Altbieneto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de Navahondilla, Aleguillas, Cañada Real, Navahonda, Navapark, Pinar del Valle kaj Prados Morenos, krom la domaro Majadillas, senhoma el la 19-a jarcento. Ĝi okupas totalan areon de 22,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 358 loĝantojn. Ĝi perdis 150 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 60 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 70 km de Madrido, kaj nur 8 km de la famaj "verracos" Toros de Guisando de vetonoj.
Ĝi limas kun El Tiemblo, Rozas de Puerto Real (Madrido), San Martín de Valdeiglesias, Cadalso de los Vidrios (Madrido), Rozas de Puerto Real (Madrido). Navahondilla estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 741 msm.
Historio
Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Navahondilla estis menciita por la unua fojo en dokumento de Alfonso la 10-a de 5a de Marto 1261.
Ekde ties fondo ĝi formis parton de la provinco Toledo sub jurisdikcio de Escalona kaj Cadalso ĝis la 30a de Novembro 1833 kiam ĝi iĝis parto de la Provinco Avilo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
En 2006 estiĝis polemiko pro plano konstruadi 1150 loĝejojn kaj golfludejon minace al naturaj protektitaj lokoj, kio finfine ne estis konstruita. En 2013 ekestis nova polemiko kiam oni publikigis, ke la salajro de la urbestro estis 31 485 eŭrojn jare.