![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nautilus. |
![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nautilus pompilius | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Naŭtilo aŭ Nautilus estas genro de cefalopodoj.
Priskribo kaj karakterizaj
Iliaj multnombraj tentakloj (proksimume 90) ne entenas kupojn. Ilia konko estas disvolvita kaj volvita al la antaŭo, en formo de spiralo. La interno estas dividita en malsamaj loĝioj. La korpo de la naŭtilo okupas la lastan loĝion, kiu estas la plej granda. Sifono trairas la loĝiojn. La neokupitaj loĝioj enhavas miksaĵon de gaso kaj de likvaĵo. Tiuj bestoj posedas 4 brankojn (2 dekstre kaj 2 maldekstre). Ili moviĝas sin ŝprucigante akvon tra funelo. Ili povas same rampi kiam ili trovas sin sur solida grundo.
Iliaj okuloj estas konstituitaj de simplaj «nigraj ĉambroj» malfermitaj de mallarĝa pupilo. Ĉiu okulo estas ekipita de du oftalmaj tentakloj.
Tiuj bestoj apartenas al Vivanta fosilio ekde la Ordovicio.
Specioj de la ĝenro Nautilus
![](../I/Nautilus_anatomy.jpg.webp)
- Nautilus acicula de Wulfen, 1791
- Nautilus belauensis Saunders, 1981
- Nautilus bicarinatus Montagu, 1808
- Nautilus carinatulus Walker & Jacob, 1798
- Nautilus dissimilis Turton, 1819
- Nautilus entrochus Schroeder, 1803
- Nautilus fascio Linnaeus, 1758
- Nautilus gizensis Forsskål in Niebuhr, 1775
- Nautilus granum Linnaeus, 1758
- Nautilus helicites Gmelin, 1791
- Nautilus inaequalis Gmelin, 1791
- Nautilus laevigatulus Walker & Jacob, 1798
- Nautilus littoreus de Wulfen, 1791
- Nautilus macromphalus G.B. Sowerby 2a, 1849
- Nautilus major Forsskål in Niebuhr, 1775
- Nautilus marisrubri Schroeter, 1803
- Nautilus navicularis de Wulfen, 1791
- Nautilus obliquus Linnaeus, 1758
- Nautilus planci de Wulfen, 1791
- Nautilus pompilius Linnaeus, 1758
- Nautilus rectus Montagu, 1803
- Nautilus repertus Iredale, 1944
- Nautilus rotatus Maton & Rackett, 1807
- Nautilus rugosus Linnaeus, 1767
- Nautilus sceptrum Schroeder, 1803
- Nautilus stenomphalus G.B. Sowerby 2a, 1849
- Nautilus striatulus Schroeder, 1803
- Nautilus umbilicatus Linnaeus, 1758
- Nautilus belauensis
- Nautilus macromphalus
- Nautilus pompilius
La naŭtiloj kaj la homoj
La naŭtiloj en arto
![](../I/Dutch_-_Nautilus_Cup_-_Walters_57989_-_Profile.jpg.webp)
Ekde la 16-a jarcento, la konkoj de naŭtiloj de la okcidentaj landoj estis tre aprezitaj de la kolektantoj, en konsekvenco, ili estas ofte tre riĉe ornamitaj. Ofte, la ekstera tavolo de la konko estos senhavigita kun la celo malkaŝi la perlamotan surfacon lokita sube. La plej bonaj metiistoj transformas ilin en artaj objektojn.
En literaturo
La submarŝipo de la Kapitano Nemo en la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro de Jules Verne nomiĝas Nautilus, en referenco al tiu besto.
En konstruado
La biodinamika betono "Pneumatit" uzas interalie konkojn de naŭtiloj.