Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Naumburg |
La Naumburg, ankaŭ nomata Ginsweiler, Neuenburg aŭ Naumburger Hof, estas ne plu ekzistanta deklivburgo ĉe deklivo nordoriente de la bieno Naumburger Hof apud la vilaĝo Ginsweiler en la distrikto Kusel, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La burgo estis konstruita dum la 12a jarcento de la grafoj de Veldenz por observi la ŝoseon el la valo de la rivero Odenbach. Aliaj posedantoj estis la senjoroj de Neuenburg. Supozeble ĝi estis forlasita jam fine de la mezepoko. Ĉe biendomo estas gotikaj spolioj, kiuj povus esti de la burgo.
Literaturo
- Jürgen Keddigkeit, Ulrich Burkhart, Rolf Übel: Pfälzisches Burgenlexikon III I-N. Kaiserslautern 2005, Ŝablono:Falsche ISBN
Eksteraj ligiloj
- Kategorio Naumburg (Pfalz) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.