Nauendorf | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | ||||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Kranichfeld | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 036209 | ||||||
Poŝtkodo | 99448 | ||||||
Aŭtomobila kodo | AP | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16071059 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Regina Keyser | ||||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | ||||||
Adreso de la administrejo | Dorfstr. 9 99448 Nauendorf | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 304 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 54′ N, 11° 11′ O (mapo)50.89444444444411.180277777778Koordinatoj: 50° 54′ N, 11° 11′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 335 m | ||||||
Areo | 2,38 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.gemeinde-nauendorf.de | ||||||
Nauendorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis je la fino de la 2019-a jaro 300 loĝantoj. Kiel jam indikas la distrikta nomo, la historia urbo Vajmaro proksimas. La teritorio estas parto de la komunumaro Kranichfeld, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. Nauendorf situas en la monteta regiono de Ilm-Saale-tavolo ĉ. 16 km sudeoste de la landa ĉefurbo Erfurto kaj ĉ. 10 km ueste for de Bad Berka. Tra ĝi serpentas la rojo Tonndorfbach disde Klettbach en la direkto de la najbara vilaĝo Tonndorf. La sekvantaj altebenaĵoj estas Steinberg (449,4 m) norde, Lattenberg (425 m) nordokcidente, Galgenberg (402 m) oriente kaj Schwedenschanze (475,1 m) okcidente.
Historio kaj trafiko
La unua mencio estis Nuwendorf en 1349 en la feŭdolibro de landgrafo Frederiko. Ekde 1554 la vilaĝo portas sian nunan nomon. En 1642 dum la Tridekjara milito, dungosoldatoj marodis kaj elrabis la setlejon. Jam unu jaron poste reveis 20 enloĝintoj provonte novan komencon. En 1663 loĝis denove 58 uloj surloke. La lukrega kultivado de izatido ankaŭ helpis venki la militajn malbonajn efektojn. La trafikteknike bonega situo inter Erfurto kaj Kranichfeld ĉe la komerca vojo ĝis Saalfeld, kvazaŭ kiel pordego je Turingia Arbaro, krome ekonomie bonis. Enspezoj kromaj per tranoktado, furaĝdono al ĉevaloj, diversaj servoj por transportistoj kaj komercistoj/metiistoj. Tiam ankaŭ estiĝis la antaŭula domo de la gastejo ĉeŝosea (Kurhaus).
La kirko estas el la jaroj 1829/30; ĝi konsekritis solene en la 8.11.1830. Nova lernejo alvenis en 1840 kaj fajrobrigado en 1883. En 1899 la lernejo translokiĝis en nove konstruitan domon.
Dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento la rojo Tonndorfbach reguligitis kaj ricevis novan ponton ĉe la tiama Kurhaus-domo. En 1967 aldonitis nova ponto iomete pli malsupre. Elektrizo faritis en 1926; malgraŭ pretigo de spaco por gastubaro ne faritis aliro propra al la gasoreto por la nauendorf-anoj. En printempo 1945 estis la liberiĝo fare la Usona Armeo kio sekvitis per sovetia okupado ekde julio 1945. Danke al sekurigo de moderna akvoprovizado ekde 1957 ebligis malfermi kolĥozon (LPG) en 1958 kiu funkciis ĝis 1990.
La landa ŝoseo B 87 kondukas sudeoste de la vilaĝo; la ĉ. 5 km norde kondukanta federacia aŭtoŝoseo A 4 atingeblas tra la alirejo Erfurt-Ost kaj la ĉ. 20 km ueste kondukanta aŭtoŝoseo A 71 tra la alirejo Arnstadt-Nord. Buslinioj estas eĉ semajnfine ĝis Erfurto respektive Kranichfeld.
Vidindaĵoj
Krom kelkaj belaj kamparanaj domoj ekzistas tri vidindaĵoj en la vilaĝo:
- Preĝejo Sankta Burkhard (konstruita inter 1829 kaj 1830; protestantisma)
- Altes Jagdschloss, malnova ĉaskastelo kaj la plej malnova konstruaĵo surloke
- Arbara gastejo kaj hotelo Stiefelburg: temas pri ŝatata eksuscelo sur montosprono en alteco de ĉ. 455 metroj, en suda najbareco de monto Quingerberg (480,2 metroj) inter Bad Berka-Meckfeld Nauendorf (ĉ. 1,8 km fort de Meckfeld). La bieno evoluis el simpla ripozumejo Zum Waldfrieden starigite inter 1928 kaj 1930 ĉe Stiefelberg-moto. Alikonstruo iĝis en 1938 je vera gastejo kaj la nomo ŝanĝitis je Stiefelburg. La tuto postvivis kaj la Duan Mondmiliton kaj la sorton kiel HO-gastejo dum la GDR-tempo.
Elstaruloj
- Paul Franke, eldonisto
Eksteraj ligiloj
|