Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo | ||
---|---|---|
natura parko • transboundary protected area [+] | ||
Supermara alteco | 513 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 50° 30′ 29″ N, 6° 22′ 12″ O (mapo)50.5086.37Koordinatoj: 50° 30′ 29″ N, 6° 22′ 12″ O (mapo) | |
Areo | 2 442 km² (244 200 ha) [+] | |
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo | ||
Vikimedia Komunejo: High Fens - Eifel nature park [+] | ||
La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj -Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo. Ĝia kompleta grandeco estas 2442 km².
Situo
La naturparko situas inter Langerwehe kaj Eupen en la nordo respektive Bad Münstereifel, Prüm kaj Sankt Vith en la sudo. Ĝi konsistas el ses regionoj: Rureifel, Hocheifel, Kalkeifel, Our-valo, Vennvorland kaj Altaj Marĉoj, altmarĉa kaj erikeja regiono kiu ekestis fine de la lasta glaciepoko antaŭ 7500 jaroj.
La geografia esprimo Nordeifel estas en strikta senco la ejfela pejzaĝo inter Zitterwald en la sudo kaj Akeno en la nordo, Bad Münstereifel en la oriento kaj trans la Rureifel ĝis la belga landlimo en la okcidento.
Historio
En 1960 fondis la distriktara prezidento de la tiame ankoraŭ ekzistanta distriktaro Aachen, nome Hubert Schmitt-Degenhardt, la asocion Naturpark Nordeifel r.a., kies prezidanto post li estis la iama urbestro de Schleiden kaj la iama komunuma direktoro de Hürtgenwald, nome Günter Schumacher. La rejnlanda-palatinata parto de la naturparko Nordeifel estis deklarita je la 6a novembro 1970 per jura deklaro de la distrikto Prüm „pejzaĝa protektejo Naturpark Nordeifel“ [1]
Per interkonsento de la 3a de februaro 1971 la nordrejn-vestfala kaj la rejnlanda-palatinata partoj de la Naturparko Nordeifel estis kunigitaj kun la belga Parc Naturel Hautes Fagnes al la naturparko Altaj Marĉoj - Ejfelo. Signo de la naturparko estas la tetro.
Referencoj
- ↑ Verordnung über das Landschaftsschutzgebiet „Naturpark Nordeifel“ Arkivigite je 2015-06-04 per la retarkivo Wayback Machine de 6a de novembro 1970
Vidu ankaŭ
- listo de naturparkoj en Germanujo