Natuna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sudĉina Maro - nordoriente de Borneo troviĝas la Natuna-insuloj | |||||
insularo | |||||
Akvejo | Sudĉina Maro | ||||
Geografia situo | 3° 53′ N, 108° 9′ O (mapo)3.89108.1525Koordinatoj: 3° 53′ N, 108° 9′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 272 | ||||
Ĉefa insulo | Natuna Besar | ||||
Tuta areo | 3 420 km² | ||||
Loĝantoj | 98 000 | ||||
| |||||
La insuloj Natuna estas arkipelago (272 insuloj) situa en la Natuna Maro en la pli granda Arkipelago Tudjuho, ĉe la nordokcidenta marbordo de Borneo. La insuloj estas administre parto de la provinco Riau-insuloj de Indonezio kaj estas la plej norda nedisputata insulogrupo de Indonezio. La insuloj Natuna estas dividataj en tri grupoj: Norda Natuna, kiu inkludas la insulon Laut (Pulau Laut); Mezan Natuna, kiu inkludas Natuna Besar; kaj Suda Natuna, kiu inkludas Subi Besar.
Ekonomio
Spite gravaj resursoj de natura gaso, plej parto de lokanoj laboras kiel fiskaptistoj aŭ farmistoj. Ne estas grava turisma industrio.
Geografio
La inusloj Natuna estas arkipelago de 272 insuloj de Indonezio, situa en la Natuna Maro inter Duoninsula Malajzio okcidente kaj Borneo oriente. La Natuna Maro siavice estas parto de la Sudĉina Maro.
Ekologio
La insuloj Natuna havas rimarkindan birdofaŭnon kun 71 specioj de birdoj registritaj, inter kiuj la preskaŭ minacataj Fiŝagleto, la Natuna serpentaglo aŭ la rara Arĝentokolombo. Rifoj de koraloj kaj simioj estas aliaj naturaj mirindaĵoj.
Referencoj
- National Geospatial-intelligence Agency (2005) "Borneo: Northwest Coast and Kepulauan Tudjuh" Sailing directions (enroute): Borneo, Jawa, Sulawesi, and Nusa Tenggara United States National Geospatial-Intelligence Agency