Natria cianato
natria cianato
Bastona Kemia strukturo de la natria cianato
natria cianato
3D Kemia strukturo de la natria cianato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Cianato de natrio
  • Natria salo de cianata acido
CAS-numero-kodo917-61-3
ChemSpider kodo12922
PubChem-kodo517096
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka kristala solido, senodora
Molmaso65,01 g mol−1
SmilesC(#N)[O-].[Na+]
Denseco1,893 g/cm3
Fandopunkto550 °C (1,022 ; 823 K)
Solvebleco
Nesolvebleco
  • Etanolo: 0.22 g/100 mL (0 °C)
  • Dumetil-formiamido:
    0.05 g/100 mL (25 °C)
Mortiga dozo (LD50)1500 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR22 R52/53
SekurecoS2 S24/25 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP273
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria cianato, cianato de natrioNaOC≡N estas neorganika kombinaĵo, blanka solido kun kristala strukturo korpo-centrita, romboedra krado, en meditemperaturo. Ĝi estas salo el cianata acido[2] kaj natria hidroksido, ideala nukleofilo, kiu ĉefe kontribuas por la stereospecifeco en certaj reakcioj samkiel la produktado de la kirala[3] okzazolidono[4].

Sintezoj

Sintezo 1

2ureo+kalia karbonato2kalia cianato+2amoniako+karbona duoksido+akvo

Sintezo 2

natria cianido+14klorida acido+2kalia permanganatonatria cianato+2kalia klorido+2mangana klorido+4kloro+7akvo

Sintezo 3

cianogena bromido+2natria hidroksidonatria cianato+natria bromido+akvo

Sintezo 4

ureocianata acido+natria hidroksidonatria cianato

Sintezo 5

2ureo+natria karbonatonatria cianato+2amoniako+karbona duoksido+akvo

Sintezo 6

3ureo+natria karbonato2natria cianato+4amoniako+2karbona duoksido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Cianata acido reakcias kun ureo por estigi biureton:[6]

ureo+cianata acidobiureto

Reakcio 2

  • Cianata acido reakcias kun akvo por estigi amoniakon kaj "karbonan duoksidon":

cianata acido+akvoamoniako+karbona duoksido

Reakcio 3

  • Natria cianato, en la ĉeesto de fero aŭ nikelo, sub 500 °C−600 °C, parte malkomponiĝas:

4natria cianato2natria cianido+natria karbonato+karbona unuoksido+nitrogeno

Reakcio 4

2natria cianato+3akvonatria karbonato+karbona duoksido+2amoniako

Reakcio 5

  • Natria cianato reakcias kun fortaj acidoj estigante natriajn kaj amoniajn salojn de la respektiva acido::

natria cianato+2klorida acido+akvonatria klorido+amonia klorido+karbona duoksido

Reakcio 6

natria cianato+karbona unuoksidonatria cianido+karbona duoksido

Reakcio 7

3natria cianato+karbono3natria cianido+karbona unuoksido+karbona duoksido

Medicinaj aplikoj

Natria cianato estas utila reakcianto en produktado de asimetria ureo kiu havas rangon de biologia aktiveco ĉefe en arilaj izocianataj perantoj. Tiaj perantoj samkiel natria cianato uzatas en medicino por kontraŭstari la kancerogenajn efektojn en la korpo, eble helpante personojn kun serpoĉela anemio kaj blokante certajn akceptantojn por melanino kiu laŭŝajne helpas en kazoj de dikeco. Plejofte la perantoj produktitaj kun natria cianido estas uzataj por medicinaj studoj, tamen, en kazoj de serpoĉela anemio kaj esploroj pri anti-kancerogenaĵoj, natria cianato propradire estas la ĉefa kombinaĵo de intereso.

Literaturo

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.