Nathaniel Rochester | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1919 en Bufalo |
Morto | 8-an de junio 2001 (82-jaraĝa) en Newport |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto |
Nathaniel ROCHESTER (14a de Januaro, 1919 – 8a de Junio, 2001) desegnis la komputilon IBM 701, verkis la unuan asemblan lingvon kaj partoprenis en la fondo de la fako de artefarita intelekto.
Rochester gradiĝis en elektra inĝenierado en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1941. Li restis en la MIT, kie li laboris en la Radiadlaboratorio dum tri jaroj kaj poste translokiĝis al Sylvania Electric Products kie li estis respondeca pri la dezajno kaj la konstruado de serio de radaroj kaj de alia militista ekiparo. Lia grupo konstruis la aritmetikan elementon por la komputilo Whirlwind I de MIT.[1]
Notoj
- ↑ Pigott 1995.
Bibliografio
- Crevier, Daniel (1993), AI: The Tumultuous Search for Artificial Intelligence, New York, NY: BasicBooks, ISBN 0-465-02997-3
- McCarthy, John; Minsky, Marvin; Rochester, Nathan; Shannon, Claude (1955), A Proposal for the Dartmouth Summer Research Project on Artificial Intelligence Alirita la 24an de Julio 2018.
- United States National Research Council (1999), "Developments in Artificial Intelligence", Funding a Revolution: Government Support for Computing Research, National Academy Press, Alirita la 24an de Julio 2018.
- Pigott, Diarmuid (1995), Nathaniel Rochester, arkivita el la originalo en 2011-09-27, Alirita la 24an de Julio 2018.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.