Nathalie Cardone | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1967 (57-jaraĝa) en Paŭo |
Lingvoj | franca • hispana |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Louis-Barthou |
Familio | |
Infano | Jim Bauer |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://nathaliecardone.malibuprod.com |
Nathalie CARDONE estas franca aktorino kaj kantistino (naskiĝis la 29-an de marto 1967 en Pau (Pyrénées-Atlantiques)) de sicilia patro kaj hispana patrino.
Biografio
Nathalie aperis unuafoje en franca kino en 1988 en filmo Drôle d'endroit pour une rencontre kun Gérard Depardieu kaj Catherine Deneuve.
Ŝia kariero estis lanĉita, kaj post eta rolo en La Petite Voleuse, ŝi rolis kun Smaïn en J'aurais jamais dû croiser son regard.
Roloj sinsekvis ĝis 1997, kiam Nathalie renkontis Laurent Boutonnat, kiu serĉis hispanlingvan interpretistinon por rekanti Hasta siempre, la faman himnon de Carlos Puebla. La kanzono estis registrita kaj fariĝis ŝlagro en 1997, kaj platina disko kun pli ol 750,000 ekzempleroj venditaj.
Dank'al tiu sukceso, Nathalie mem komponis duan titolon, Populaire, en roka stilo tre malsama de la unua, kaj ne renkontis la atenditan sukceson.
En 1999 aperis tria titolo titolita ... Mon ange; tiu balado komponita de Nathalie havigis al ŝi arĝentan diskon. Ŝia unua albumo tuj sekvis.
Muzikvideo estis filmita por Baila si, la kvara eltiraĵo de la albumo, sed tiu ĉi ne aperis kiel unuopaĵo en Francio. Nathalie registris internacian version de sia albumo kun multaj kanzonoj rekantitaj en la angla. Poste, ŝi partoprenis la kolektivan unuopaĵon "Les Voix de l'espoir", tiun de "Le Cœur des femmes" kaj faris koncertojn.
Post pluraj jaroj da foresto, Nathalie revenis en 2008 per unuopaĵo, Yo soy rebelde. La titolo restis dum 22 semajnoj en ĉarto "Top 100" de vendoj de unuopaĵoj, kaj tuj atingis 24-an rangon.
Tiu ĉi titolo ankaŭ haveblas en kvar kompilaĵoj 100 tubes pour les vacances, 2008 – volumo 2, Hasta Siempre kaj Les plus belles ballades Chérie FM.
Ŝia nova albumo titolita Servir le beau aperas lundon, la 3-an de novembro 2008. Ĝi konsistas el 11 titoloj kun riĉaj kaj variaj muzikaj influoj (Pop', rok', tango, balado...). La unuopaĵo Ma sœur akompanas la aperon de tiu nova kaj dua albumo.
Diskografio
Albumoj
- 1999: Nathalie Cardone
- 2008: Servir le beau
- Yo soy rebelde
- Servir le beau
- Le temps des fleurs
- Whispers
- Mister Jim
- Si se calla el cantor
- La journée de la femme
- Ma sœur (sera jamais ma rivale)
- Et si je pars
- Hasta siempre!
- Maman
Unuopaĵoj
Jaro | Unuopaĵo | Rango de vendoj | Albumo | ||
---|---|---|---|---|---|
Francio | Belgio | Nederlando | |||
1997 | Hasta siempre | 2 | 1 | 99 | Nathalie Cardone |
1998 | Populaire | 88 | — | — | |
1999 | ...Mon ange | 8 | 2 | — | |
Baila si | — | — | — | ||
Les hommes de ma vie (promo) | — | — | — | ||
2001 | Que serai-je demain ? (partopreno en kolektivo Les voix de l'espoir) |
92 | — | — | |
2002 | Djimen (Sally Nyolo featuring Nathalie Cardone & Jean Jacques Milteau) |
— | — | — | Zaïone |
2003 | Combat Combo (partopreno en kolektivo Le cœur des femmes) |
22 | — | — | Le cœur des femmes |
2004 | Libération (Zoxea Feat. Nathalie Cardone) |
— | — | — | Dans la lumière |
2008 | Yo soy rebelde / Hasta siempre | 24 | — | — | Servir le beau |
Ma sœur (ne sera jamais ma rivale) | — | — | — | ||
2009 | Le temps des fleurs / Si se calla el cantor / Journée de la femme | — | — | — | Servir le beau |
Si se calla el cantor / Mister Jim / Hasta siempre! | — | — | — | ||
Filmografio
- 1988: Drôle d'endroit pour une rencontre
- 1988: La Petite Voleuse de Claude Miller:Mauricette
- 1989: J'aurais jamais dû croiser son regard
- 1990: La Fille des collines
- 1993: Les Aventures du jeune Indiana Jones (sezono 2, epizodo 16)
- 1994: L'Enfer
- 1994: Le Sourire
- 1995: El Techo del mundo
- 1996: L'Avocate (televida felietono, en epizodo Linge sale en famille)
- 1997: La colère d'une mère (telefilmo)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Nathalie Cardone Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala fan-klubo