Natascha Kampusch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Natascha Maria Kampusch |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1988 (36-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | aŭstra-germana • germana |
Loĝloko | Vieno • Strasshof an der Nordbahn |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto • aŭtobiografo • scenaristo • verkisto de nefikcio |
TTT | |
Retejo | https://kampusch.com |
Natascha Maria Kampusch [naTAŝa KAMpuŝ] (naskiĝis la 17-an de februaro 1988) estas aŭstrino kiu estis forkaptita kiam dekjaraĝa la 2-an de marto 1998 dum sia piediro al la lernejo. Ŝi restis kaptita, je kelkaj kilometroj for de la familia domo, en la antaŭurbo de Strasshof an der Nordbahn apud Vieno fare de sia forkaptinto, Wolfgang Přiklopil, dum pli ol ok jaroj, ĝis ŝi sukcesis fuĝi la 23-an de aŭgusto 2006. La 44-jara forkaptinto estis teĥnikisto pri telekomunikado. Li sin mortigis la saman tagon kelkajn horojn post la fuĝo de Natascha per salto antaŭ rapidtrajnon.
La patro de Natascha tamen asertas, ke ne temas pri kidnapado, sed ke ŝi memvole loĝis ĉe Přiklopil, por povi fuĝi de la gepatroj[1].
Referencoj
- ↑ Natascha liegt (nederlande). Alirita 2013-06-22.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.