Nat Hentoff
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1925 (1925-06-10)
en Bostono
Morto 7-an de januaro 2017 (2017-01-07) (91-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Nordorienta Universitato Universitato Harvard Universitato de Parizo
Infanoj 4
Okupo
Okupo historiisto verkisto muzikhistoriisto muzikproduktisto komponisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto kolumnisto romanisto eseisto muzikkritikisto muzika ĵurnalisto

Nathan IrvingNatHENTOFF (naskiĝinta la 10-an de junio 1925 en Bostono) estas usona ĵurnalisto, historiisto kaj ĵazkritikisto.

Kiel ĵazkritikisto li estis inter 1953 kaj1957 kuneldonisto de Down Beat kaj ekde 1958 ĝis 1961 kuneldonisto de Jazz Review. Ĉe Down Beat li estis maldungita en 1957. Laŭ lia eldiro en intervjuo [1] la kaŭzo estis, ke li dungis nigrulan sekretariinon. Oficiale oni maldungis lin, ĉar li ne petis pri tio la permeson de la posedanto de la ĵazrevuo. Li verkis kelkajn librojn pri ĵazo (i.a. la intervjuaron Hear Me Talkin' to Ya el 1955 kun Nat Shapiro) kaj estis konsilanto por la filmo The Sound of Jazz de Robert Herridge el 1957. Li verkis multajn kovriltekstojn por ĵazdiskoj de la plej variaj stiloj kaj verkis en la 1990-aj jaroj pri ĵazo por Wall Street Journal. En 1960 li ankaŭ laboris kiel muzikproduktisto kaj muzika direktisto de diskeldonejo Candid Records kaj produktis diskojn i.a. kun Benny Bailey, Abbey Lincoln, Charles Mingus, Phil Woods kaj Cecil Taylor.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Nat Hentoff, Interview, Jazz Wax 2009
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.