Nasz Dziennik (Nia gazeto) - tutpollanda gazeto kun katolika-nacia ĉefaspekto eldonata en Varsovio.
En 1997 la eldonadon preparis estinta deputito Artur Zawisza. La gazeto ekzistas de la 29-a de januaro 1998 kies eldonkvanto egalas nun al 150 mil ekzempleroj. Prezentataj ĉapitroj: Pollando, Mondo, Kulturo, Penso estas armilo, Kredo de Patroj, Legantoj k.a.
Kunlaborantoj
Al kunlaborantoj apartenas i.a.:
- pastro profesoro Czesław Bartnik
- redaktoro inĝeniero Witold Michałowski
- profesoro Ryszard Bender, (Juro kaj Justeco)
- profesoro Jerzy Robert Nowak
- profesoro Bogusław Wolniewicz
- d-ro Józef Szaniawski
- profesoro Andrzej Nowak
- magistro Stanisław Michalkiewicz
Medalo Milito pro Christo
La 5-an de januaro 2008 Nasz Dziennik kune kun Radio Maryja kaj Telewizja Trwam estis honorigitaj per Medalo "Milito pro Christo" (Mi batalas por Kristo) - insigno atribuata de Militista Episkopejo de Pola Armeo pro senkompromisa defendo de la vero, popularigo de patriotaj sintenoj, popularigo de la instruado de Johano Paŭlo la 2-a, promocio de kulturo kaj tradicio de Pola Militistaro.