Naruto | |
---|---|
De maldekstro al dekstro: Sakura, Naruto, Saske. | |
Originala titolo | ナルト [Naruto] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | fantasto, aventuro, agfilmo |
Por kiu | ŝonen |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Kiŝimoto Masaŝi |
Publikiginto | Shueisha |
Aperdatoj | novembro 1999 — 10-an de novembro 2014 |
Volumoj | 72 |
Mangailustrita romano | |
---|---|
Aŭtoro | Kusakabe Masatoŝi |
Laŭ la verko de | Kiŝimoto Masaŝi |
Publikiginto | Ŝuejŝa |
Aperdatoj | 2002 |
Volumoj | 8 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Date Hajato |
Studio(j) | Studio Pierrot |
Scenaro | Sumisaŭa Kacujuki Takegami Ĝunki |
Muziko | Projekto Musaŝi Masuda Toŝio |
Televidaj retoj | Animax, TV Tokyo |
Aperdatoj | 3a de oktobro 2002 — 8a de februaro 2007 |
Epizodoj | 220 epizodoj |
Daŭro | 23 min. |
Animeo (tv) Naruto: Ŝippuden | |
---|---|
Originala titolo | -ナルト- 疾風伝 [Naruto Ŝippūden] |
Reĝisoro(j) | Date Hajato |
Studio(j) | Studio Pierrot |
Scenaro | Takegami Ĝunki |
Muziko | Takanaŝi Jasuharu |
Televidaj retoj | Animax, TV Tokyo |
Aperdatoj | 15a de februaro 2007 — nun |
Epizodoj | 283 epizodoj (la 12-an de oktobro 2012) |
Daŭro | 23 min. |
Naruto (NARUTO -ナルト-) estas japana porknaba mangaa serio kaj du animeaj serioj. La mangao estas farata de manga-verkisto Kiŝimoto Masaŝi (japane: 岸本 斉史 [Kiŝimoto Masaŝi]). La pilota ĉapitro de la mangao aperis en la gazeto Akamaru Jump en 1997. Ekde novembro 1999 ĝi estas eldonata en ĉiusemajna gazeto Shonen Jump. Tio estas unu el la plej longaj mangaoj, tamen la aŭtoro asertis, ke li jam havis planon, kiel fini sian verkon, kaj ĝi finfine finiĝis en novembro [de 2014].
Laŭ la komenco de la mangao estas filmita samnoma animea serio. Tuj post ĝi oni komencas montri la duan serion "Naruto:Ŝippuden" (-ナルト- 疾風伝 [Naruto Ŝippūden]). Oni ankoraŭ filmis kelkaj OVA-oj kaj animeaj filmoj kun sendependa scenaro. Krome estas kreitaj multaj videoludoj, bazitaj sur la mangao, la animea seriaro kaj sur la filmoj.
Ligitaj laboroj
OVA
La sekvaj OVA-epizodoj estas filmita en Studio Pierrot:
- Serĉu kvar-folian ruĝan trifolion (紅き四つ葉のクローバーを探せ [Akaki jocuba no Kurōbā ŭo sagase]), 17 min., 20a de decembro 2002.
- Batalo en la vilaĝo de kaŝa akvofalo — mi ja estas heroo! (滝隠れの死闘 オレが英雄だってばよ! [Takigakure no ŝitō — ore ga eijū dattebajo!]), 40 min., 20a de decembro 2003.
- Granda sporta festo de Konoha (木ノ葉の里の大運動会 [Konoha no sato no dai undōkai]), 11 min., 21a de aŭgusto 2004.
- Finfine lukto! Ĝonin-oj kontraŭ genin-oj!! Granda batala turniro!! (ついに激突!上忍VS下忍!!無差別大乱戦大会開催!! [Cuini gekitocu! Ĝōnin tai genin!! Musabecu dairansen taikai kaisai!!), 22a de decembro 2005.
- La krucado de vojoj (ザ・クロスローズ [Za kurosurōzu], de angla The cross roads), 28 min., 2009.
Filmoj
- Naruto La Filmo (劇場版 NARUTO 大活劇! 雪姫忍法帖だってばよ!! [Gekiĝōban Naruto Daikacugeki! Jukihime Ninpōĉō dattebajo!!]), 82 min., 21a de aŭgusto 2004.
- Naruto La Filmo 2 (大激突!幻の地底遺跡だってばよ [Daigekitocu! Maboroŝi no Ĉiteiiseki Dattebajo]), 97 min., 6a de aŭgusto 2005.
- Naruto La Filmo 3 (大興奮!みかづき島のアニマル騒動だってばよ! [Dai Kōfun! Mikazuki-ĝima no Animaru Panikku Dattebajo!]), 95 min., 5a de aŭgusto 2006.
- Naruto Ŝippuden La Filmo (劇場版NARUTO−ナルト− 疾風伝 [Gekiĝōban Naruto Ŝippūden]), 95 min., 4a de aŭgusto 2007.
- Naruto Ŝippuden La Filmo 2 (劇場版 NARUTO−ナルト− 疾風伝 絆 [Gekiĝōban Naruto Ŝippūden: Kizuna]), 90 min., 2a de aŭgusto 2008.
- Naruto Ŝippuden La Filmo 3 (劇場版 NARUTO-ナルト- 疾風伝 火の意志を継ぐ者 [Gekiĝōban Naruto Ŝippūden Hi no Iŝi ŭo Cugumono]), 96 min., 1a de aŭgusto 2009.
- Naruto Ŝippuden La Filmo 4 (劇場版 NARUTO-ナルト-疾風伝 ザ・ロストタワー [Gekiĝōban Naruto Ŝippūden: Za Rosuto Taŭā], de angla The Lost Tower), 85 min., 31a de julio 2010.
- Naruto Ŝippuden La Filmo 5 (劇場版 NARUTO-ナルト- ブラッド・プリズン [Gekiĝōban Naruto: Buraddo Purizun, de angla Blood Prison), 100 min., 30a de julio 2011.
- Naruto Ŝippuden La Filmo 6 (ROAD TO NINJA -NARUTO THE MOVIE-), 28a de julio [[2012]9.
Roluloj
La plejmulto de la roluloj estas en la klaso ĉunin aŭ ĝonin, kiuj estas la ĉefaj roluloj. La ĉefa karaktero estas nomata Uzumaki Naruto. Antagonisto estas Madara Uchiha.