Narrillos del Rebollar | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 4° 58′ U (mapo)40.664444444444-4.9647222222222Koordinatoj: 40° 40′ N, 4° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 379 m [+] | ||
Areo | 17,41 km² (1 741 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Narrillos del Rebollar [naRIljos delreboLJAR] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Narrillos del Rebollar estas komprenebla etimologie kiel Navaranoj de la Kverkaro, alude al deveno de mezepokaj reloĝantoj kaj al la hegemonia arbaro.
![](../I/Narrillos_del_Rebollar.svg.png.webp)
![](../I/Comarcas_de_la_provincia_de_%C3%81vila.svg.png.webp)
![](../I/Narrillos_del_Rebollar.jpg.webp)
![](../I/Benitos-san_Pedro_ap%C3%B3stol.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas komponita de du loĝlokoj, nome Narrillos del Rebollar kaj Benitos del Rebollar, okupas totalan areon de 17,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 32 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cillán, Chamartín, Gallegos de Altamiros, Valdecasa, Sanchorreja kaj La Torre. En la teritorio ekfluas la rojo Arevalillo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).