Nariman Narimanov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
نریمان نریماناوو | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1870 en Tbiliso | ||||
Morto | 19-an de marto 1925 (54-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | azerbajĝana • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Transcaucasian Teachers Seminary • Odesa Universitato vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gülsüm Nərimanova vd | ||||
Infanoj | Nacaf Narimanov vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto • dramaturgo • kuracisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • politiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nariman Narimanov (Нариман Нариманов ruse, Nəriman Kərbəlayi Nəcəf oğlu Nərimanov azere) naskiĝis en Tbiliso (Kartvelio) la 14-an de aprilo 1870 kaj forpasis en Moskvo la 19-an de marto 1925. Li estis fama azera politikisto kaj verkisto.
Narimanov studis en malgranda seminario de Gori (ĝis 1890), poste en la fakultato pri medicino de Odeso (ĝis 1898). Praktikis la medicinon en Bakuo kaj Tbiliso. Narimanov aliĝis al la muzulmana social-demokratia partio Hummet, ĝermo de la estonta Komunisma Partio de Azerbajĝano en 1905. Malgraŭ aresto en 1909, li gvidis la aktivaĵojn de la partio en Azerbajĝano ekde 1913. Li tradukis la programon de la Laborista Social-Demokratia Partio de Rusio al la azera lingvo. En 1917, li estas la ĉefa gvidanto de Hummet kaj samtempe, organizis la grupojn en Bakuo. Li estas nomumata kiel unu el la konstruintoj de la nova reĝima sistemo en Transkaŭkazio. Printempe 1918, li estis membro de la konsilio de la popolkomisaroj en Bakuo. En 1920, li gvidis la Revolucian Komitaton de Azerbajĝano.